Melantiacoj (Melanthiaceae) estas familio de florplantaj staŭdoj, kreskantaj en la Norda hemisfero. Pli frue multaj sciencaj aŭtoroj konsideris la familion parto de la liliacoj, sed nun oni traktas ĝin aparta familio ene de la ordo Lilialoj.
Ili havas rizomon aŭ bulbon, kiu travintrumas. Plimulto de la specioj estas rizoma kaj kun folia tigo. La floroj staras tigfine, simetriaj radie, la tepaloj estas liberaj. Ĝia frukto estas kapsulo. Folioj de multaj genrospecioj staras en zono (kolume), manece rip-aritaj, krom la specioj de genro veratro (Veratrum). Ilia grava karakterizaĵo, ke - simile al solanacoj - ili produktas/enhavas forte venenajn kaj kancerigajn steroidajn alkaloidojn. Kiam oni kolektis en la montaraj regionoj de la historia Hungario la radikojn de genciano (Gentiana) por brandoproduktado, oni ofte miksis tiun al veratro kaj tio kondukis al gravaj veneniĝoj.