dcsimg

Orverta parulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Orverta parulio, Seiurus aurocapillus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Seiurus. Tiu migranta birdo reproduktiĝas en orienta Nordameriko kaj moviĝas suden vintre.[1]

Ĝi estas la temo de la poemo "The Oven Bird" (La Orverta parulio) de Robert Frost, publikita unuafoje en 1916 en sia poemaro Mountain Interval.

Aspekto

 src=
Plenkreskulo kun levita "kresto"; Marĉo Léon-Provancher, Kebekio (Kanado)

Orvertaj parulioj estas 14 cm longaj kaj pezas 18 g averaĝe, kvankam ili tendencas esti pli pezaj[2] vintre kaj ĉefe je la komenco de sia migrado. Ili havas olivecbrunajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn tre striecajn je nigro per pli markataj makuloj en supra brusto kaj per pli disaj makuloj sagopintaj flanke; la flankoj havas olivecan nuancon. Estss blanka okulringo kaj nigra strio sub la vango el la bekobazo kvazaŭ mustaĉo ege rimarkinda je la blanka fono de la gorĝareo. Ili havas linion de oranĝaj plumoj kun olivecverdecaj pintoj laŭlonge de la kapopinto (ne en frunto), borditan ĉiuflanke je du nigrecbrunaj fajnaj strioj kiuj ja atingas la bekobazon kaj la nukon. La oranĝecaj plumoj povas leviĝi por formi malgrandan kreston kaj tio estas la plej rimarkinda eco de la specio, kiu nomigas ĝin kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, kie aurocapillus estas rekte tradukebla per “orkrona” aŭ “orverta” . La okuloj kaj la supra parto de la fajna pintakra beko estas malhelaj, dum la suba makzelo estas kornokolora kaj la kruroj kaj piedoj estas rozkolorecaj.[1]

Maskloj kaj inoj similas. Nematuruloj havas makulecajn bordojn ĉe la triarangaj vostoplumoj kaj foje sablokolorajn pintojn ĉe la unuarangaj flugilplumoj. Plej rimarkinde la olivecverdecaj pintoj de la kronoplumoj, kiuj estas malfacile videblaj ĉe plenkreskuloj, estas pli grandaj kaj etendaj ĉe nematuruloj kaj kovras la oranĝecan kronostrion preskaŭe aŭ komplete.[3]

La ĉefa kanto de la Orverta parulio estas serio de stridaj, relative malaltatonaj, dusilabaj temoj ripetataj senĉese ĉirkaŭ ok fojojn kaj pliiĝanta laŭ laŭteco. Kutime la dua silabo en ĉiu temo estas akre akcentata: "ĉar-tii’ ĉar-tii’ ĉar-tii’ ĉar-tii’ ĉar-TII ĉar-TII ĉar-TII!" Masklo de Orverta parulio alaŭdece kantas dumfluge kutime krepuske kaj nokte kaj aldonas partojn de la ĉefa kanto kun miksaĵo de elektrecaj notoj kaj imitado dum revenas surgrunden. La alvoko estas variatona akra "ĉik!". Kelkaj variaĵoj rememorigas pri la komuna alvokonoto de Strivizaĝa buntpego. Se la birdo ekscitiĝas, ĝi povas ripeti tiun alvokon kelkajn fojojn.[1] La luktalvoko estas ascenda siiii.

Teritorio kaj ekologio

Ties reprodukta habitato estas maturaj deciduaj kaj miksitaj arbaroj, ĉefe lokoj kun iom da subkreskaĵaro, tra Kanado kaj orienta Usono. Por manĝado, ĝi preferas arbarojn kun abunda subkreskaĵaro de arbustoj; esence ĝi plej prosperas en miksaĵoj de praarbaro kaj duaranga arbaro. Orvertaj parulioj migras al sudorienta Usono, Karibio kaj el Meksiko al norda Sudameriko. La birdoj estas teritoriemaj la tutan jaron kaj vivas ĉu solaj ĉu (dum la reprodukta sezono) kiel parigataj paroj, dummallonge akompanataj de siaj idoj. Dum migrado, ili tendencas veturi laŭ grandaj grupoj kaj disiĝas denove post la atingo de la destino.[1]

Vintre ili loĝas ĉefe en malaltaj teroj, sed povas ascendi ĝis 1,500 m super marnivelo ekzemple en Kostariko. La unuaj migrantoj eliras fine de aŭgusto kaj aperas en vintrejoj komence de septembre, kun sinsekvaj tajdoj alvenantaj ĝis fino de oktobro pli malpli. Ili eliras denove reproduktiĝi inter fino de marto kaj komenco de majo, kaj alvenas al reproduktaj teritorioj dum aprilo kaj majo. Migrotempo ŝajne ne ŝanĝis multe dum la 20a jarcento.[4]

Tiu birdo ŝajne povas trapasi la Atlantikon, ĉar estis kelkaj vidaĵoj en Norvegio, Irlando kaj Britio. Tamen duono de la ses trovaĵoj estis mortintaj birdoj. Vivanta Orverta parulio en St Mary's, Insuloj de Scilly en oktobro 2004 estis en malbonaj kondiĉoj; kaj estis zorgata por rekupero.

Orvertaj parulioj manĝas surgrunde inter mortintaj folioj, foje per plukado aŭ kaptante insektojn dumfluge. Tiu birdo ofte skuas sian voston kaj klinas sian kapon dum piedirado; krome la vosto povas esti movata supren kaj malrapide suben kaj alarmitaj birdoj skuas la voston ofte el duonlevita sinteno. Tiuj birdoj manĝas ĉefe surgrundajn artropodojn kaj helikojn, kaj ankaŭ inkludas fruktojn[5] en sia dieto dum vintro.[1]

La nesto, priskribita kiel “forno”, aŭ "oven" en la angla (kio nomigas la birdon en la angla kiel Ovenbird aŭ “Fornobirdo”), estas kupola strukturo situa surgrunde, teksita el vegetaĵaro, kaj enhavanta flankan enirejon. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. La situo de la nesto surgrunde riskas predadon fare de ĉipmunkoj (Tamias) pli ol ĉe la arbonestumantaj birdoj. Ĉipmunkoj rekte elfosas al la nesto por manĝi la idaron.[6]

La Orverta parulio estas vundebla pro nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro (Molothrus ater), kiu iĝas pli pova en kelkaj areoj. Tamen la nombro de la Orverta parulio ŝajne restas stabila. Ĝenerale ĝi ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[7]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stiles & Skutch (1989), Curson et al. (1994)
  2. Ekz. masklo vintranta en Granda Kajmano pezis 20.5 g: Olson et al. (1981)
  3. Stiles & Skutch (1989)
  4. Henninger (1906), Stiles & Skutch (1989), OOS (2004)
  5. ekzemple de Cymbopetalum mayanum (Annonaceae): Foster (2007).
  6. Curson et al. (1994)
  7. Curson et al. (1994), IUCN (2008)

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Orverta parulio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Orverta parulio, Seiurus aurocapillus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Seiurus. Tiu migranta birdo reproduktiĝas en orienta Nordameriko kaj moviĝas suden vintre.

Ĝi estas la temo de la poemo "The Oven Bird" (La Orverta parulio) de Robert Frost, publikita unuafoje en 1916 en sia poemaro Mountain Interval.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO