Eringio (Eryngium), ankaŭ nomata nobla kardo, estas kun ĉ. 230 specioj la plej speciriĉa genro el la familio de la Apiacoj (Apiaceae).
La plej konata specio en Eǔropo estas la Kampa eringio (Eryngium campestre). Ĝi estas uzata kiel afrodiziigaĵo .
Ĉefe temas pri kardosimila planto kun malmolaj dornaj folioj. Kvankam ili estas ofte unujaraj herbaj plantoj. La kelkaj specioj de eringioj atingas alton de pluraj metroj. La plej oftaj specioj tamen nur kreskas 50 ĝis 100 cm.
Kelkaj specioj kreskas malgracie disbranĉite en ronda formo. La plantoj malfiksiĝas komplete post la maturiĝo kaj ili driviĝas per la vento kiel ĥameĥia planto. Per tio la semoj disiĝas vaste.
La genro estas tre formvaria. Nur malmultaj ecoj estas komunaj al ĉiu specio de la genro.
La petoloj de la unuopaj floroj estas relative mallongaj kaj formas el simplaj umbeloj kapitulformajn aǔ cilindrajn florarojn. Tiuj estas ĉirkaǔitaj de involukro el dornaj kaj malmolaj brakteoj. Ĉe multaj specioj la involukro estas blueca filmo. La floroj ofte estas blankecaj aǔ bluecaj. Kelkaj specioj kun florkoloro kiel ametista bluo estas kultivataj kiel ornamplanto.
La genro hejmiĝas ĉie en la mezvarmaj ĝis varmaj regionoj de la mondo. La plej granda multeco de la specioj troviĝas en Meksiko, suda Brazilo kaj Argentino.
En Eǔropa hejmiĝas ĉ. 26 specioj (elekto):
Alpa eringio (Eryngium alpinum)
Ametista eringio (Eryngium amethystinum)
Kampa eringio (Eryngium campestre)
Giganta eringio (Eryngium giganteum)
Eringio (Eryngium), ankaŭ nomata nobla kardo, estas kun ĉ. 230 specioj la plej speciriĉa genro el la familio de la Apiacoj (Apiaceae).
La plej konata specio en Eǔropo estas la Kampa eringio (Eryngium campestre). Ĝi estas uzata kiel afrodiziigaĵo .
Alpa eringio (Eryngium alpinum).