dcsimg

Araba kofeo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La araba kofeo (Coffea arabica), aŭ arabia kofeo[1], estas specio de kofeo indiĝena en la montaroj de Jemeno en la araba duoninsulo, tial ĝia nomo, sed ankaŭ en la sudokcidentaj Etiopaj Altaĵoj kaj en sudorienta Sudano.

Coffea arabica estas kredita esti la unua specio de kofeo se temas pri esti kultivita, estante kreskigita en sudokcidento Arabujo dum pli ol mil jaroj. Ĝi estas konsiderita produkti pli bonan kafon ol la alia ĉefa komerce kultivita kofeospecio, fortika kofeo (Coffea canephoraCoffea robusta). La Araba kofeo enhavas malpli da kafeino ol iu ajn alia profesie kultivita specio de kafarbo.

Priskribo

Sovaĝaj plantoj altas ĝis 9 kaj 12 metrojn, kaj havas malferman multbranĉan kronon; la folioj estas kontraŭstarantaj, simple elipsaj-ovalaj ĝis longformaj, 6–12 cm longaj kaj 4–8 cm larĝaj, brile malhele verdaj. La floroj estas blankaj, 10-15-mm en diametro kaj kreskas en akselaj grupoj. La frukto estas drupo - (kvankam ofte nomita "bero") 10-15-mm en diametro, maturiĝante hele ruĝa ĝis purpura kaj tipe enhavas du semojn, nomatajn kafofaboj".

Taksonomio

Tiu afrotropisa specio estis unue priskribita fare de Antoine de Jussieu, kiu nomis ĝin Jasminum arabicum post studado de specimeno de la Botanikaj Ĝardenoj de Amsterdamo. Karolo Lineo lokis ĝin en sia propra genro Coffea en 1737 [2].

Disvastiĝo kaj biotopo

Origine trovita en la sudokcidentaj altaĵoj de Etiopujo, la araba kofeo estas nun malofta tie en sia natura stato, kaj multaj populacioj ŝajnas esti miksitaj indiĝenaj kaj plantitaj arbedoj. Ĝi estas ofta tie kiel subarbaraĵo. Ĝi ankaŭ estis reakirita de la Boma-Altebenaĵo en sudorienta Sudano. La araba kofeo estas ankaŭ trovata sur Marsabit-Monto en norda Kenjo, sed estas neklare ĉu tio estas vere indiĝena aŭ ne [3]. Jemeno ankaŭ estas kredita havi indiĝenan araban kofeon, kultivata en kampoj.

Historio kaj legendoj

Laŭ legendo, homa kultivado de kafo komenciĝis kiam oni rimarkis ke kaproj en Etiopujo estiĝis tre vivemaj post manĝado de la folioj kaj fruktojn de la kafarbo. En Etiopujo ankoraŭ nuntempe ekzistas iuj ejoj kie homoj trinkas tizanon farita de la folioj de la kafarbo. La unua skriba registraĵo pri kafo farita de rostitaj kafosemoj venas de arabaj akademiuloj kiuj skribis ke ĝi estis utila en plilongigado de ilia labortempo. La araba novaĵo en Jemeno de farado de trinkaĵo de rostitaj faboj, disvastiĝis unue inter la egiptoj kaj la tjurkaj popoloj kaj poste tra tuta la mondo.

Referencoj

  1. Arabia kofeo laŭ vortaro.net [1]
  2. Charrier A, Berthaud J. (1985) “Botanical Classification of Coffee”, Clifford MH, Wilson KC: Coffee: Botany, Biochemistry and Production of Beans and Beverage. Westport, Connecticut: AVI Publishing. ISBN 0-7099-0787-7. angle
  3. Charrier A, Berthaud, p. 20

Bibliografio

  • angle Silvarolla, Maria B.; Mazzafera, Paulo, Fazuoli, Luiz C.. (2004) A naturally decaffeinated arabica coffee 429, p. 826. doi:10.1038/429826a.
  • angle Weinberg, Bennet Alan; Bealer, Bonnie K.. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug (La mondo de kafeino). New York: Routledge. ISBN 0415927226.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Araba kofeo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La araba kofeo (Coffea arabica), aŭ arabia kofeo, estas specio de kofeo indiĝena en la montaroj de Jemeno en la araba duoninsulo, tial ĝia nomo, sed ankaŭ en la sudokcidentaj Etiopaj Altaĵoj kaj en sudorienta Sudano.

Coffea arabica estas kredita esti la unua specio de kofeo se temas pri esti kultivita, estante kreskigita en sudokcidento Arabujo dum pli ol mil jaroj. Ĝi estas konsiderita produkti pli bonan kafon ol la alia ĉefa komerce kultivita kofeospecio, fortika kofeo (Coffea canephora aŭ Coffea robusta). La Araba kofeo enhavas malpli da kafeino ol iu ajn alia profesie kultivita specio de kafarbo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO