dcsimg

Pampa lupovulpo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Pampa lupovulpo Pseudalopex gymnocercus estas sudamerika kanisedo kies teritorio limiĝas al malfermaj regionoj de kampoj kaj pampoj de Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo.

Maturaj Pampaj lupovulpoj pezas proksimume 5Kg kaj altiĝas de 80 al 100 cm. La felo de Pampa lupovulpo estas griza kaj flava. La kapa regiono estas pli malhela ol la aliaj partoj de la korpo. Ĝiaj kruroj estas helflava kaj la oreloj kaj muzelo pintiĝitaj.

Pampaj lupovulpoj estas ĉiomanĝantaj. Ili manĝas etajn mamulojn, lacertojn, birdojn, ranojn kaj fruktojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO