Arabidopsis thaliana, (esperante sabla arabidopso), estas relative ofta plantospecio el la kruciferacoj. Ĝi estas malgranda (maks 30 cm) unujara, malalta, nebezona, sekec-ŝata planto, kiu estas facile kultivebla sur grundo aŭ nutrogrundo. Ĝi kontraŭstaras al la sekeco per helpo de geno, kiu reguligas fermon kaj malfermon de la poroj. Ĝi rapide evoluas kaj unu generacio elformiĝas dum ses semajnoj, tiel oni povas ekzameni multajn generaciojn dum unu jaro.
La bazaj folioj estas rozetaj, dentaj, la pedunklaj folioj estas rondaj, glatrandaj. Ĝi floras de aprilo ĝis majo, la floroj grandas 2-4 mm, la fruktoj 10-20 mm. la radikoj penetras 40 cm en la grundon.
La planton proponis por genetikaj esploroj Friedrich Laibach jam en 1943. Genetikistoj nuntempe sukcese modifis genojn de la planto kaj tiel ĝi iĝis pli sekec-rezista kaj saltolera.
Avantaĝoj de la planto por esti model-organismo: