dcsimg

Hovenia dulcis ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Hovenia dulcis, estas frostorezista arbo el Azio. Ĝi hejmiĝas de orienta Ĉinujo (萬壽果) kaj Koreio (헛개나무) al Himalajo (ĝis alteco de 2.000 m). Ĝi preferas sunan kreskejon kaj humidan sablan kaj loman grundon. La arbo estas uzata kiel ornamplanto en multaj landoj. La frukto estas manĝebla.[1]

Priskribo

 src=
Hovenia dulcis

La planto estas arbusto aŭ malgranda arbo (alteco 10 ĝis 30 m). Ĝi perdas la foliojn. La arboŝelo estas bruna ĝis nigre purpura. La brilaj folioj estas grandaj kaj pintaj. La arboj portas grapolojn. La fruktoj estas drupoj, kiuj aperas fine de la manĝeblaj karnecaj frukttigoj (rakioj), kiuj estas flankfruktformaj.

Uzado

La karneca rakio de floraro estas dolĉa, odoranta kaj manĝebla krude kaj kuirite ili aspektas kaj gustas kiel sekvinberoj. Ekstrakto el semoj, branĉoj kaj junaj folioj povas esti uzataj kiel surogato de mielo.[2] kaj estas uzata por fari vinon kaj dolĉaĵojn.

La ligno estas fajna kaj malmola. Ĝi taŭgas por mebloj kaj konstruado.

Sinonimoj

  • Hovenia acerba – LINDL.
  • Hovenia inequalis – DC.

Notoj

  1. Cf. Dechoum M, T Castellani, S Zabra, M Rejmànek, N Peronni & J Tamashiro (2014) Community structure, succession and invasibility in a seasonal deciduous forest in southern Brazil. Proceedings of the 8th International Conference on Biological Invasions (Neobiota 2014), p. 8.
  2. Facciola, Stephen. (1990-11-01) Cornucopia: a source book of edible plants. Kampong Publication. ISBN 0-9628087-0-9.

Literaturo

  • Anthony Julian Huxley. (1992-04-01) Dictionary of Gardening. ISBN 978-0-333-47494-5.
  • Macoboy, Stirling. (1986) What Tree is That?.. ISBN 978-1-86302-131-9.
  • Fang, Hsun-Lang; Lin, Hui-Yi; Chan, Ming-Che; Lin, Wei-Li and Lin, Wen-Chuan. "Treatment of chronic liver injuries in mice by oral administration of ethanolic extract of the fruit of Hovenia dulcis. American Journal of Chinese Medicine 35.4 (2007): 693-703.
  • Koller, G.L. and Alexander, J.H. "The raisin tree: Its use, hardiness and size."Arnoldia 39.1 (Jan/Feb 1979): 6-15.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Hovenia dulcis: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Hovenia dulcis, estas frostorezista arbo el Azio. Ĝi hejmiĝas de orienta Ĉinujo (萬壽果) kaj Koreio (헛개나무) al Himalajo (ĝis alteco de 2.000 m). Ĝi preferas sunan kreskejon kaj humidan sablan kaj loman grundon. La arbo estas uzata kiel ornamplanto en multaj landoj. La frukto estas manĝebla.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO