Succisa pratensis (Sin.: Scabiosa succisa L.), estas plantospecio de la genro Succisa ene de la subfamilio de la Dipsakoideoj (Dipsacoideae) en la familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae). La esperanto-nomo de la genro estas herbeja sukciso aŭ popularlingve bluburĝono.
Succisa pratensis kreskas kiel multjara herba planto kaj atingas alton de 30 ĝis 50, malofte ĝis 80 centimetroj. Ĝi havas kiel rezervorgano vertikalan rizomon. Ĝi atingas profundecon de 50 cm. La planto ne havas stolonojn. La tigo estas glata. La planto havas folirozedon kaj longecajn ĝis lancetajn glatrandajn foliojn.
La planto floras de julio ĝis septembro. 50 ĝis 80 floroj staras en unu duongloba kapitula floraro. La floroj havas du vicojn de lacetaj involukroj. La kapituloj de Succisa pratensis similas al tiuj de Knaŭtia kaj Skabiosa, kiuj havas randajn radiojn.
La floroj estas violkoloraj ĝis bluaj. La petaloj formas 3 – 4 mm longan kronotubon. La liberaj stamenoj estas multe pli grandaj ol la krontubo. Du ovarioj estas hipoginaj kaj kunkreskintaj al unukamera ovario. Por unu ovaria kamero ekzistas nur po unu ovolo. La planto havas multe da nektaro.
La 5 ĝis 7 mm longaj fruktoj estas haraj aĥenoj.
Succisa pratensis havas duseksajn florojn. La polenigado okazas fare de abeloj, papilioj kaj diversaj dipteroj. La planto estas mezomorfa hemikriptofito.
La disvastigmeĥanismoj de la fruktoj estas anemoĥorio kaj zooĥorio.
Laŭ la nutrado la planto estas oligofaga aŭ monofaga.
Succisa pratensis hejmiĝas de Nordafriko kaj de sudokcidenta tra ĝis meza Eŭropo al sudorienta ĝis norda Eŭropo kaj ĝis okcidenta Azio, kaj Kaŭkazio respektive Siberio. Oni trovas la planton en Portugalujo, Hispanujo, Francujo, Belgio, Nederlando, Unuiĝinta Reĝlando, Germanujo, Aŭstrio, Svisio, Italujo, Alĝerio, Tunizio, Rusujo, Kartvelujo, Ciskaŭkazio, Islando, Danujo, Norvegujo, Svedujo, Suomujo, Ĉeĥujo kaj Slovakujo, iama Jugoslavio, Hungarujo, Polujo, Ukrainio, Albanujo, Bulgarujo, Rumanujo, Moldavio, Grekujo kaj Turkujo. Succia pratensis troviĝas ankaŭ en Madejro. En Kanado kaj Usono ĝi estas neofito.
La planto kreskas precipe en montaraj regionoj, sur marĉaj kaj malfekundaj herbejoj. Ĝi preferas nehumidajn ĝis humidajn, bazoriĉajn, acidecajn kaj humozajn grundojn.
La unua publikigo de Succisa pratensis okazis en 1794 fare de Conrad Moench en Methodus. Paĝo 489.
La genra nomo Succisa venis de la latina vorto succisus, kiu signifas „sube fortranĉita. Pliaj nomoj estas abbiz, lat. morsus diaboli (= mordo de la diablo) kaj herba sancti Petri (=herbo de sankta Petro).
La herbeja sukciso estas uzata kiel malofta ornamplanto en humidejoj kaj herbejoj proksime al marĉoj. La planto bezonas humidan kaj sunan kreskejon.
blanke floranta ekzemplero kun mielabelo
Succisa pratensis (Sin.: Scabiosa succisa L.), estas plantospecio de la genro Succisa ene de la subfamilio de la Dipsakoideoj (Dipsacoideae) en la familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae). La esperanto-nomo de la genro estas herbeja sukciso aŭ popularlingve bluburĝono.