dcsimg

Bramo (fiŝo) ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Bramo (Abramis brama) estas specio de granda fiŝo de la familio de ciprinedoj, distingebla disde alburno per sia malpli longa suba makzelo.

Ĝi apartenas al la plej grandaj dolĉakvaj fiŝoj de Eŭropo. Ĝi povas longi eĉ 50 centimetrojn (ĝenerale 20-40 centimetrojn), pezo tiam atingas 4-5 kilogramojn. Ĝia korpo estas deflanke plata, la dorso estas alta.

Bramoj vivas de la Uralo ĝis okcidenta Francio en nefluaj aŭ apenaŭ-fluaj ŝlimgrundaj akvoj. Ĝi nutras sin sur la akvogrundo per etaj bestetoj kaj suprenakviĝas nur nokte.

La femalo demetas dumnokte inter fino de aprilo kaj komenco de junio frajon (100.000-150.000). La bramidoj grupiĝas ĉe la bordo.

Bramo estas grava merkata fiŝo kun fajna sed fiŝosta karno.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO