La Sorgokanbirdo (Acrocephalus sorghophilus) estas birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio kaj Filipinoj. Ties natura habitato estas marĉoj kaj plugebla tero. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, ĉefe de humidejoj en la vintrejoj.
Ĝi estas birdo bruna supre kun strieca dorso kaj multe pli malhelaj flugiloj. La subaj partoj estas helaj kaj en kapo estas pala superokula strio inter malhela traokula strio kaj pli malhela superstria strio.