La Pitiriaseedoj (Pityriaseidae) estas familio en la ordo de la paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun nur unu specio.
La kalvakapa pitiriaseo loĝas endemia sur Borneo. Ĝi preferas basebenajn marĉojn kaj arbarojn.
La Pitiriaseoj estas ĉirkaŭ 25 centimetrojn grandaj, nigraj birdoj kun ruĝa kaj flava kapo, la flugiloj de la inoj parte estas ruĝaj. La beko estas fortika kaj hokoforma, la vosto iomege mallonga. La birdoj nutras sin per insektoj, aliaj senvertebruloj kaj malgrandaj reptilioj. Tiu orientalisa specio atentofrapas per multnombraj laŭtaj vokoj.
Pri la parencrilatoj oni disputas; laŭ pli novaj esplorrezultoj oni metas ilin en la proksimecon de la Kraktikedoj (Cracticidae).
La Pitiriaseedoj (Pityriaseidae) estas familio en la ordo de la paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun nur unu specio.