La Ŝelia pasero, konata ankaŭ kiel Ŝelia ruĝecbruna pasero aŭ Blankanila ruĝecbruna pasero, (Passer shelleyi) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en Sudano, Etiopio, Ugando kaj Kenjo. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio de la Kenja pasero, kiu siavice estas konsiderata subspecio de la Punkteca pasero. Dum ne estas klara la taksonomio inter tiuj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj la pritaksado kiel “Malplej Zorgiga” specio estas provizora kaj dependas de la kalkulota taksono.