dcsimg

Bendomutuo ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Bendomutuo (Crax fasciolata) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn, mutuojn, ktp., kaj estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed tiu loĝas en Ameriko.

Distribuado

Tiu specio troviĝantas en orienta-centra kaj suda Brazilo, Paragvajo, kaj orienta Bolivio, kaj plej nordorienta Argentino, en cerado, pantanal, kaj sudorienta regiono de la Amazona Baseno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Aspekto

Tiu specio prezentas tre rimarkindan kazon de seksa dimorfismo. La plumaro de inoj estas malhelgriza tre strieca je blanko ĉefe en dorso kaj vosto kun flava ventro, dum la plumaro de maskloj estas nigra kun blankaj ventro kaj vostopinto, kaj flavaj vaksaĵo kaj bekobazo kun malgranda elstaraĵo. La nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas nigra. Kiel aliaj samgenranoj havas krispan kreston de plumoj kurbaj antaŭen, nigraj ĉe maskloj kaj nigraj kaj blankaj ĉe inoj. La maskloj de la tri agnoskitaj subspecioj ne prezentas rimarkindajn diferencojn, sed male ĉe inoj, kiuj distingiĝas, ĉefe pro la nuancoj de la ventra koloro, pro etendo kaj tipo de la strieco de bendoj (kiuj nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo) kaj pro la kvanto de blanka koloro en la kresto.

Ekologio

Ili manĝas en paroj aŭ solaj surgrunde, fruktojn, semojn, florojn kaj foliojn. Ili videblas en arbarbordoj kaj eĉ strandoj kie ili aperas frumatene aŭ vesperfine. Ŝajne ili estas nemigrantaj birdoj.

Ili nestumas sur arbobranĉoj je ĉirkaŭ 4 m alte; la ino demetas 2 ovojn kiuj estos kovataj dum tagoj.[1] La idoj estas frumaturaj.

Taksonomio

Subspecioj

Estas tri agnoskitaj subspecioj:

Referencoj

  1. Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto kaj Ana María Franco (2005) Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 54. Bogotá: Conservación Internacional.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Bendomutuo: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Bendomutuo (Crax fasciolata) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn, mutuojn, ktp., kaj estas parenca de la nestamasuloj de Aŭstralazio, sed tiu loĝas en Ameriko.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO