La Kolombia ortalo aŭ Kolombia ĉaĉalako (Ortalis columbiana) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj en norda Sudameriko. Ĝi estis iame traktita kiel subspecio de la Punktortalo, Ortalis guttata, sed laŭ studoj pri diferencoj kaj voĉaj, kaj morfologiaj krom konsideroj pri biogeografio, ene de la genro (el kiu oni postulis, ke ĉiuj membroj povus esti konsiderataj ununura superspecio),[1] oni agnoskis ĝian specian karakteron.
Tiu specio estis priskribita en 1906 fare de la ornitologo aŭstria Carl Edward Hellmayr. Ĝi loĝas en deklivoj de valoj de la Kaŭko kaj Magdalena. Dum la 20a jarcento ĝi estis konsiderata de multaj fakuloj kiel vera specio, sed de aliaj kiel subspecio de la disa Ortalis guttata, kiu loĝas en la orientaj deklivaroj de Andoj kaj en la Amazona Baseno. En 1996 oni proponis denove ties specian rekonon,[2] traktado kiu aperis en multa moderna literaturo, kio estis subtenita en 2010 de la analizo de voĉaj diferencoj inter ambaŭ taksonoj,[3] kompareblaj al tiuj kiuj ekzistas inter aliaj membroj de la genro Ortalis klasitaj kiel specioj, pro kio la koncerna Komitato por Klasigo de Sudameriko de la American Ornithologists' Union voĉdonis favore de la konsidero kiel vera specio.[4]
Ĝia kanto estas ripetata rekantaĵo kiu posedas komencan ĉa sekve de silentero, kaj sekve, pli longan frazon. La kompleta frazo povus esti transkribita kiel: "ĉa, ĉaĉalaka". La du lastaj notoj estas elsendataj foje tiom kunpremitaj ke aperas fanditaj, kvazaŭ: "ĉa, ĉaĉalak". Male la kanto de Ortalis guttata estas ripetata rekantaĵo de 3 aŭ 4 notoj, sen komenca noto aŭ rompaĵo, kio povus esti transkribita kiel "ĉaĉala" aŭ "ĉaĉalaka".
Tiu kokeca birdo estas averaĝe 53 cm longa.[5] Ĝia plumaro havas dorson grizbruneca, ventron brunecan, kun tre markata skvameco (pro blankecaj bordoj de malhelaj mallongaj plumoj) en brusto kaj kolo, kaj suban ventron blankan. En la kapo ĝi montras helgrizajn nuancojn, kiuj iĝas blankecaj en la frunto. La vosto estas malhelbruna, kun ruĝeca bendo. La kruroj estas rozkoloraj.[5]
La plumaje de Ortalis columbiana diferencas konsiderinde el tiu de la populacioj de Ortalis guttata plej proksimaj, kiuj prezentas markojn kiel punktoj de blanko en brusto kaj ventro, dum tiu karaktero estas multe pli markata kaj etenda en Ortalis columbiana kie ĝi havas formon de skvameco.
Ĝi troviĝantas kiel endemio de arbaroj de valoj inter-Andoj en norda kaj centra Kolombio okcidente de Andoj. Ĝi iĝis formortinta en plej parto de ĝia distribua areo en la supra deklivaro de la valo de la Kaŭko, el norda Antjokio al sudo de Kaŭko, kaj en la valo de la rivero Magdalena ekde Kundinamarko ĝis Huila.
La restantaj populacioj limiĝas al disaj areoj fragmentitaj de humidaj ĝangaloj, arbaroj kaj makiso kiuj bordas ĉe arbaroj, en altitudoj ekde 100 al 2500 msm.[6] Se cree que se reproduce en febrero.[7]
Ili manĝas ĉefe fruktojn kies semojn ili kontribuas disigi.[5]
Ili konstruas neston sur arbobranĉo, ĉirkaŭite de vegetalaro. La ovokvanto estas de 2 ovoj.[5]
El la 19a jarcento, la habitato de tiu specio estis celo de granda senarbarigo por esti dediĉita al la agrikulturo, kaj tio estis preskaŭ totala ekde 1950 en la valoj meza kaj supra de la riveroj Magdalena kaj Kaŭko. Estas gravaj populacioj en la naturrezervejo de Jotoko, kaj oni priskribis kiel "abunda" en la areoj protektitaj ene de la Valo de Kaŭko.[8]
La Kolombia ortalo aŭ Kolombia ĉaĉalako (Ortalis columbiana) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj en norda Sudameriko. Ĝi estis iame traktita kiel subspecio de la Punktortalo, Ortalis guttata, sed laŭ studoj pri diferencoj kaj voĉaj, kaj morfologiaj krom konsideroj pri biogeografio, ene de la genro (el kiu oni postulis, ke ĉiuj membroj povus esti konsiderataj ununura superspecio), oni agnoskis ĝian specian karakteron.