La Geranospizo (Geranospiza caerulescens) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Cirkuenoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Geranospiza.
Ĝi troviĝas en Centra kaj Suda Ameriko nome en Argentino, Belizo, Bolivio, Brazilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gujanoj, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Urugvajo, Venezuelo kaj krome en Aŭstralio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, mangrovejoj aŭ marĉoj.
La Geranospizo havas tre longajn krurojn utilaj por elpreni predojn el fendoj de arboj.[1] Ĝi povas elpreni arboranojn el interno de bromeliacoj kaj birdidojn el arbotruoj.[1][2] Kiel ekzemplo de konverĝa evoluo, ĝi estas tre simila al la afrika Poliboroido, Polyboroides typus.[2]
Ĝi estas rabobirdo ĉirkaŭ 45 al 50 cm longa (maskloj iom pli malgrandaj), fidema, kiu saltas inter la branĉoj de arboj. Faras mallongajn flugojn. Ĝi estas ĝenerale ĉielgriza. La vosto estas longa kaj mallarĝa, nigreca kaj kun larĝaj strioj je blanka kaj cinamokoloro. Ventre estas fajna blanka strieco. La kruroj estas longaj kaj oranĝecaj. Dumfluge rimarkindas elstara blanka duonluno, baze de la nigraj unuarangaj.
Estas agnoskataj ses subspecioj de Geranospiza caerulescens :
Tiu specio manĝas insektojn, aliajn senvertebrulojn kaj malgrandajn vertebrulojn, kiujn ĝi ĉasas inter la branĉoj de la kanopeo.
La Geranospizo (Geranospiza caerulescens) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj subfamilio de Cirkuenoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Geranospiza.