La Ruĝa kardelo (Spinus cucullatus, iam Carduelis cucullata) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Tiu fringedo estas specio de loĝantaj birdoj en tropika Sudameriko en norda Kolombio kaj norda Venezuelo (kie ĝi estas nomata "cardenalito" -kardenaleto-). La enmetita populacio de Trinidado ŝajne estas formortinta, sen vidaĵoj el 1960.
Espero venis por tiu tre endanĝerita specio pro la malkovro en 2003 de populacio de kelkaj miloj da birdoj en suda Gujano, 1000 km for el ĉiu ajn ĝis tiam konata kolonio. Krome la tutmonda populacio estas ŝajne inter 600-6000 paroj. Iam estis en 15 subŝtatoj de Venezuelo, sed nun nur en 4.
La Ruĝa kardelo troviĝas en malferma kamparo, arbarbordoj kaj herbejoj kun arboj aŭ arbustoj. La ino ŝajne demetas 3 verdecblankajn ovojn en herbeca tasforma nesto en arbo. Ili estis komunaj komence de la 20a jarcento, loĝantaj en montetoj de norda Venezuelo sed iĝis ege rara en fragmenta teritorio.
La Ruĝa kardelo estas ĉirkaŭ 10 cm longa. La masklo estas tre ruĝa (kio nomigas la specion), kun nigro en kapo, gorĝareo, flugilplumoj (kun larĝaj ruĝaj flugilstrioj) kaj vostopinto, kaj blankecaj suba ventro kaj subvosto. La beko estas helgriza kaj tre larĝa baze, estas hela (griza) okulringo kaj la kruroj estas rozkolorecaj.
La ino estas brungriza en kapo, brusto kaj supraj partoj, krom ruĝaj pugo kaj supra vosto. La brusto estas griza kun ruĝecaj flankoj, kaj la resto de la subaj partoj, la flugiloj kaj vosto similas al la korespondaj areoj de la masklo. Nematuraj inoj estas pli palaj ol plenkreskuloj, kaj nematuraj maskloj estas brunaj pli ol ruĝaj.
La alvoko estas altatona pepado kaj akra ĉi-tit kiel de Hindia arĝentbekulo, kaj la maskla kanto estas muzikeca melodio kiel de Eŭropa kardelo kun pepado kaj trilado.
Ruĝaj kardeloj manĝas semojn, kaj estas tre gregemaj. Kiam ili estas multnombraj, ili formas duonnomadajn arojn. Ili troviĝas inter 100-1,300 m, moviĝante duonnomadece kaj altitude (sezone kaj ĉiutage) inter humidaj ĉiamverdaj arbaroj, sekaj deciduaj arbaroj kaj asociaj arbarbordoj, arbustaj herbejoj kaj paŝtejoj. Ĉefo de la reprodukta sezono estas el aprilo al komenco de junio, kun dua periodo en novembro kaj decembro. La nestoj situas en bromeliadoj Tillandsia en altaj arboj kaj en Gujano en densa foliaro de krono de Curatella. La reproduktaj teritorioj en Gujano estis dense kunigitaj pro troabundo de frukta visko. La dieto inkludas ankaŭ fruktojn (ekz Ficus spp.), florburĝonojn kaj semojn de herboj kaj herboplantoj.
La kialo de la malpliiĝo de tiu kardelo estas amasa kontraŭleĝa kaptado por porkaĝa birdokomerco. Tiu estas alloga belega fringedo kun agrabla kanto, kaj ties unikaj koloroj inter malgrandaj fringedoj (kiuj estas ĉefe flavaj) permesis ke ili estas uzataj por interreproduktado kun hejmigitaj kanarioj por produkti variaĵojn kun ruĝo en plumaro, kiu eĉ ne dependas de la manĝo. Se malpliiĝo pluas, iam povas esti formortinta specio en naturo, dum en kaptiveco estos ĉefe nur hibridoj, mutacioj ktp. Necesas haltigi la kaptadon kaj en kaptiveco necesas pluhavi purajn ekzemplerojn de la specio senmikse. La totala populacio povus esti 2,500-10,000 kaj malpliiĝas en malgranda fragmentata teritorio de nur 11,300 km².
Tiu neotropisa birdo estas protektata de la Venezuela registaro el la 1940-aj jaroj, de la Convention on International Trade in Endangered Species (CITES) el 1975, kaj estis listita kiel endanĝerita specio de la U.S. Fish and Wildlife Service el 1976. La usona Fish and Wildlife Service konsideras ĉiujn ajn kaptive bredatan kardelon (inklude idojn aŭ hibridojn) kiel protektito laŭ la akto pri endanĝeritaj specioj. En Usono estas kontraŭleĝa aĉeti aŭ vendi tiujn birdojn sen speciala permesilo eldonata de la U.S. Fish & Wildlife. Subŝtatoj povus postuli ankaŭ kromajn permesilojn.