La Ruĝventra ralardeo (Ardeola rufiventris) estas specio de ardeo de la genro Ardeola, aŭ de ralardeoj, de la familio de Ardeedoj.
Tiu estas malgranda malhela specio de ardeo kun malhelgrizaj kapo, dorso kaj brusto kontraste kun ruĝecbrunecaj ventro, flugiloj kaj vosto. Vidataj dumfluge la brilflavaj kruroj kaj piedoj kontrastas kun la malhelaj plumoj de subaj partoj de la korpo. Ankaŭ la irisoj estas tre flavaj. Junuloj estas pli palaj kaj pli brunaj, malheliĝante dum maturiĝo.[1]
Temas pri sinkaŝema specio kiu kaŝiĝante adoptas sintenon de botaŭro sed havante sian bekon horizontale pli ol vertikale. Ili kutime preferas ĉasi en terborda flanko de tre vegetaĵaraj humidejoj kaj en neprofunda akvo. Ĝi estas tre nemigrema specio, kiu povas fari partajn migradajn moviĝojn por sekvi la pluvsezonajn inundojn de inundaj ebenaĵoj. La reprodukta sezono okazas dum la pluvsezono, aŭ kiam inundo altiĝas frue en la seka sezono. Ili nestumas kolonie en miksitaj kolonioj, tipe en malgrandaj grupoj de 6–30 paroj, kvankam ĉe la Lago Bangvelu en Zambio, oni registris grupojn de 60–80 paroj. La Ruĝventra ralardeo manĝas dumtage sed foje ankaŭ dumnokte, normale ĝi ĉasas sola aŭ en malgrandaj aroj de ne pli ol kvin individuoj, kvankam oni registris koncentriĝojn de ĉirkaŭ 120 individuoj. Ĝi preferas ripozi en arboj.[2]
La nesto estas malgranda platformo de vegetaĵaro situanta malalte en kareksejoj, arboj aŭ arbustoj kiuj kutime estas super akvo. En kolonioj de miksitaj specioj la Ruĝventra ralardeo normale nestumas ĉe la bordoj.[3]
Laŭsezone inunditaj herbejoj, marĉoj, inunditaj ebenaĵoj kaj internaj deltoj (ekz. la Okavanga Delto), neprofunda akvo laŭlonge de riverbordoj kaj lagobordoj, papirusciperejoj, kareksejoj kaj rizkampoj.
La nutraĵo konsistas ĉefe el malgrandaj fiŝoj kiaj tiuj nome Tilapioj kaj de genro Barbus, amfibioj, krustuloj, akvaj insektoj kaj aliaj akvaj senvertebruloj.
Tiu afrotropisa specio troviĝas en orienta, centra kaj suda sub-sahara Afriko disvastigata kvankam foresta el arida sudokcidento[4] kaj nome troviĝantas en Angolo, Bocvano, Burundio, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo.
La Ruĝventra ralardeo (Ardeola rufiventris) estas specio de ardeo de la genro Ardeola, aŭ de ralardeoj, de la familio de Ardeedoj.