La ordinara senecio (Senecio vulgaris) estas unu el la plej oftaj specioj de vegetaloj de la genro senecio el la familio asteracoj. Tiu orgine palearktisa planto perhome akiris kvazaŭ kosmopolitan distribuon.
La planto iomete similas al la manĝebla rukolo, kiun oni uzas en salato (Diplotaxis tenuifolia, iom malpli al alia salat-planto Eruca sativa).
La ordinara senecio kreskas sur ne tro sekaj lokoj plej eble riĉaj je azoto (nitrogeno) sur agroj, en ĝardenoj, sur konstruejoj kaj tiel plu. Preskaŭ ĉie ĝi estas ofta.
Origine ĝi hejmas en la moderaj zonoj de Eŭropo, sed intertempe ĝi estis transportita en la tutan mondon kaj aperas en ĉiuj zonoj de modera ĝis subtropika klimato.