La galinoloj estas mezgrandaj akvobirdoj kiuj estas membroj de la familio de Raledoj. Ili kunformas la genron Gallinula. Ili estas proksimuloj de fulikoj, kaj pro ties nervozema maltrankvileco estas ie nomataj nervozaj fulikoj.
Tiuj raloj estas entute brunaj kaj nigraj kun kelkaj blankaj partoj ĉe plumaro, kaj diference de aliaj raloj ili estas facile videblaj manĝantaj en malfermaj akvobordoj plie ol inter junkaro. Ili eĉ povas resti en terkulturejoj kaj proksime de homoj, ekzemple de padoj aŭ eĉ soŝeoj.
Ili havas mallongajn, rondformajn flugilojn kaj estas malfortaj flugantoj, kvankam ili estas kapablaj flugi longajn distancojn. Ekzemple la Verdkrura galinolo migras ĝis 2,000 km el ties bredejo al pli varmaj partoj de Siberio. Tiuj kiuj migras faras ĝin dumnokte. Sed la Galinolo de insulo Gough estas konsiderata kiel "preskaŭ nefluga".
Galinoloj povas piediri lerte per siaj fortaj kruroj kaj havas longajn fingrojn kiuj estas bone adaptitaj al mildaj neregulaj surfacoj.
Tiuj birdoj estas ĉiomanĝantaj, prenante plantan materialon, etajn bestetojn kaj ovojn. Ili estas agresemaj kaj tiele defendas teritorion dum bredsezono, sed aliepoke ili estas troveblaj en grandaj aroj en umbraj lagoj kun sufiĉe da plantaro.
Fosilia specio, Gallinula kansarum, estas konata kiel vivinta en Malfrua Plioceno kaj ties restaĵoj aperis en Kansaso. Krome, 2 fosiliaj subspecioj de nuntempaj specioj estis trovataj: Gallinula chloropus brodkorbi el plejstoceno en rivero Ichetuckni, kaj la dubinda Gallinula mortierii reperta rilate la loĝantaron de Tasmania galinolo kiu iam loĝis Aŭstralion.
La galinoloj estas mezgrandaj akvobirdoj kiuj estas membroj de la familio de Raledoj. Ili kunformas la genron Gallinula. Ili estas proksimuloj de fulikoj, kaj pro ties nervozema maltrankvileco estas ie nomataj nervozaj fulikoj.