Cyperus rotundus aŭ Orienta cipero aŭ ronda cipero (Cyperus) ene de la familio de la Ciperacoj (Cyperaceae) estas tre disvastigita kaj en multaj regionoj de la mondo novplanto. La planto estas manĝebla kaj en prahistorio kaj fruhistorio la planto estis ofte manĝita.
La orienta cipero kreskas kiel multjara herba planto[1] kaj atingas alton de 15 ĝis 90 cm.[2] Ekzistas fibroradikoj.[3] La planto formas 2, pli ofte 5 ĝis 12 cm dikajn kaj 1 ĝis 2 mm maldikajn stolonojn.
La flortempo estas en Ĉinujo inter majo kaj novembro.[2] La nuksofruktoj estas trieĝaj, en matura stato la fruktoj havas brunan kaj nigran brunan koloron.
La kromosomo-nombro estas 2n = 80, 84, 96, 100, 104, 108, 110, 112, 116, 124, 132, 138, 160, ĝis 200.[2][4] Cyperus rotundus uzas C4-metabolon.
La diasporoj estas la nuksufruktoj.
La natura disvastigejo de Cyperus rotundus estas de meza kaj suda Eŭropo tra Afriko ĝis Orientazio: la planto ankaŭ hejmiĝas en la Kapverdaj insuloj, Azoroj, Madejro, Kanariaj insuloj, Sankta Heleno, Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo, Ĉado, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Sudano, Sokotro, Kenjo, Tanzanio, Ugando, Burundo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ruando, Kongo, Benino, Burkino, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Togolando, Angolo, Malavio, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo, Bocvano, Namibio, Svazilando, Sudafriko, Madagaskaro, Komoroj, Maŭricio, Reuniono, Sejŝeloj, Saud-Arabujo, Jemeno, Afganio, Kipro, Sinajo, Irano, Irako, Israelo, Libano, Sirio, Turkujo, Armenujo, Azerbajĝano, Ciskaŭkazio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkmenio, Uzbekio, Tajvano, la ĉinaj provincoj Anhuio, Gansuo, Guangdongo, Guanĝio, Guiĵuo, Hebejo, Henano, Jianguo, Jianĝio, Ŝaanŝio, Ŝandongo, Ŝanŝio, Siĉuano, Junano, Ĵejjingo kaj Ŝinjiango, la japapanaj insuloj Honŝuo, Kiuŝuo kaj Ŝikokuo, Koreio, Srilanko, Barato, Pakistano, Butano, Nepalo, Andamanoj kaj Nikobaroj, Birmo, Tajlando, Vjetnamo, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Aŭstrio, Svisio, Albanujo, Bulgarujo, Kroatujo, Grekujo (inklude de Kreto), Italujo (inklude de Sardio, Sicilio), Rumanujo, Serbujo, Slovenujo, Francujo (inklude de Korsiko), Portugalujo, Hispanujo (kun Balearoj), Marŝalinsuloj, Mikronezio, nordaj Marianoj kaj Wake insulo.[5][2]
Cyperus rotundus estas neofito en jenaj regionoj kaj estas rigardata de la plej multaj registaroj kiel invada planto: en la aŭstraliaj ŝtatoj Nova Suda Kimrujo, Norda teritorio, Kvinslando, Suda Aŭstralio kaj Okcidenta Aŭstralio; en la Usonaj ŝtatoj Misurio, Alabamo, Arkansaso, Florido, Georgio, Luiziano, Misisipio, Norda Karolino, Suda Karolino, Tenesio, Virginio, Nov-Meksiko, Teksaso, Arizono, Kalifornio kaj Havajo; en la meksikaj ŝtatoj Baja Sur, Chihuahua, Nuevo Leon, San Luis Potosi, Sinaloa, Sonora, Tamaulipas, Zacatecas, Chiapas, Guerrero, Jalisco, Michoacan, Oaxaca, Tabasco, Veracruz kaj Yucatan; en Mezameriko Belizo, Kosta Riko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduraso, Nikaragvo kaj Panamo; sur la karibiaj insuloj Bahamoj, Kajman-insuloj, Barbado, Kubo, Hispaniolo, Jamaiko, Puerto Riko, Angvilo, Arubo, Dominiko, Gvadelupo, Martiniko, Nederlandaj Antiloj, St. Lucia, Virginaj insuloj, Trinidado kaj Tobago; en Sudameriko Franca Gvajano, Gvajano, Surinamo, Venezuelo, Brazilo, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Argentino; suir la pacifika Kuk-insulo, Societa Insularo, Tuamotu-arĥipelago, Fiĝio, Niuo kaj Tongo.[5]
La planto estas riĉa je karbonhidrato. Laŭ esploroj de fosilaj dentoj en meza Sudano la planto jam estis uzata en la meza ŝtonepoko kiel nutraĵo [6]
Cyperus rotundus estas uzata ankaŭ en la tradicia ĉina medicino.[2] La medicina efiko de la enhavosubstancoj estis esplorita.[3][7] Gravaj enhavosubstancoj estas eteraj oleoj, alkaloidoj, glikozidoj, flavonoidoj, polifenoloj, sukero, amelo kaj rezino.[8] La ronda cipero estas uzata kiel diuretiko, diaforetiko kaj karminativo.[8] La cipero malhelpas karion.[9][10][11]
La unua publikigado de Cyperus rotundus okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, paĝo 45.[5][2][12][13] La specia epiteto rotundus signifas ronda. homonimo de Cyperus rotundus L. estas Cyperus rotundus BENTH. Publikigata en Plantas Hartwegianas imprimis Mexicanas, 1840, paĝo 28. Sinonimo de Cyperus rotundus L. estas: Chlorocyperus rotundus (L.) PALLA, Cyperus agrestis WILLD. EX SPRENG. & LINK, Cyperus hexastachyos ROTTB., Cyperus hydra MICHX., Cyperus rotundus var. quimoyensis L.K.DAI, Cyperus tetrastachyos DESF., Cyperus tuberosus ROTTB., Cyperus rubicundus VAHL, Cyperus bicolor VAHL.[13]
Cyperus rotundus aŭ Orienta cipero aŭ ronda cipero (Cyperus) ene de la familio de la Ciperacoj (Cyperaceae) estas tre disvastigita kaj en multaj regionoj de la mondo novplanto. La planto estas manĝebla kaj en prahistorio kaj fruhistorio la planto estis ofte manĝita.