dcsimg

Aŭstralia akcipitro ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

La Aŭstralia akcipitroBruna akcipitro (Accipiter fasciatus) estas mezgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj ĉirkaŭaj insuloj.

Aspekto

Ties supraj partoj estas grizaj kun bruna kolumo; ties subaj partoj estas ĉefe ruĝecbrunaj, fajne striecaj blanke. Tiele ĝi havas similan koloron al la Kolumakcipitro sed ĝi estas pli granda. La flugo estas rapida kaj fleksebla. La korpolongo estas 40-55 cm; la enverguro estas de 75-95 cm. Inoj estas klare pli grandaj: masklaj plenkreskuloj pezas 220 g, kaj inaj 355 g.

Distribuado kaj habitato

La Aŭstralia akcipitro estas disvastigata tra Aŭstralio, Tasmanio, Wallacea, Novgvineo, Nov-Kaledonio, Vanuatuo kaj Fiĝio. Ĝi troviĝas en arbaroj.

Manĝo

Ili manĝas ĉefe birdojn; ankaŭ malgrandajn mamulojn, reptiliojn, amfibiojn; foje insektojn.

Reproduktado

Ili nestumas en altaj arboj en platformo el bastonetoj kovrita el verdaj folioj. La ino demetas kutime tri ovojn, foje 2 aŭ 4. La kovada periodo estas de ĉirkaŭ 30 tagoj, kaj elnestiĝo okzas ĉirkaŭ 31 tagojn post eloviĝo.

Subspecioj

Estas 12 priskribitaj subspecioj nome:

  • A. f. fasciatus (nomiga) - (Vigors kaj Horsfield, 1827)
  • A. f. buruensis - Stresemann, 1914
  • A. f. didimus - (Mathews, 1912)
  • A. f. dogwa - Rand, 1941
  • A. f. helmayri - Stresemann, 1922
  • A. f. natalis - (Lister, 1889)
  • A. f. polycryptus - Rothschild kaj Hartert, 1915
  • A. f. savu - Mayr, 1941
  • A. f. stresemanni - Rensch, 1931
  • A. f. tjendanae - Stresemann, 1925
  • A. f. vigilax - (Wetmore, 1926)
  • A. f. wallacii - (Sharpe, 1874)

[1]

Referencoj

  1. Biolib.cz
  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Accipiter fasciatus. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
  • (1993) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds Vol. 2: Raptors to Lapwings'. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0195530691.
lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO

Aŭstralia akcipitro: Brief Summary ( Esperanto )

tarjonnut wikipedia EO

La Aŭstralia akcipitro aŭ Bruna akcipitro (Accipiter fasciatus) estas mezgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi troviĝas en Aŭstralio kaj ĉirkaŭaj insuloj.

lisenssi
cc-by-sa-3.0
tekijänoikeus
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
alkuperäinen
käy lähteessä
kumppanisivusto
wikipedia EO