La Granda tinamo (Tinamus major)[2] estas specio de tinamo nome surgrunda birdo indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko. Estas kelkaj subspecioj, diferencataj ĉefe pro ties koloraro.
La Granda tinamo estas ĉirkaŭ 44 cm longa, 1.1 kg peza kaj kun grando kaj formo de malgranda meleagro. Ĝi gamas el hela al malhela olivecverdeca kun blankecaj gorĝo kaj ventro,[2] flankoj kun nigra strieco, kaj cinama subvosto. Krono kaj kolo estas ruĝecaj, nuka kresto kaj superokulo nigrecaj. Ties kruroj estas bluecgrizaj. Ĉiuj tiuj karakteroj permesas al la Granda tinamo bone kamufliĝi en la subkreskaĵaro de la pluvarbaro.
La Granda tinamo havas distingan alvokon, nome tri mallongaj, tremolaj sed povegaj trilaj notoj kiuj povas esti aŭdita en ties pluvarbara habitato fruvespere.[2]
Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ Strutoformaj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas propran ordon Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj (respektive ĉiuj Strutoformaj), la Tinamedoj povas flugi, kvankam ĝenerale, ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiu Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj Tinamedoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[2]
Estas dekdu subspecioj nome la jenaj:
Johann Friedrich Gmelin identigis la Grandan tinamon el specimeno el Kajeno, Franca Gujano, en 1789.[2]
Tiu estas poliginandria specio, kaj havas kiel karakteron ekskludan masklan idozorgadon. La ino pariĝas kun unu masklo kaj demetas averaĝe kvar ovojn kiujn li poste kovas ĝis eloviĝo. Li zorgas la idojn dum proksimume 3 semajnoj antaŭ moviĝi por trovi alian inon. Dume la ino jam ovodemetadis kun aliaj maskloj. Ŝi povas komenci nestojn kun kvin aŭ ses maskloj dum ĉiu reprodukta sezono, lasante ĉiun patran zorgon al la maskloj. La reprodukta sezono estas longa, kaj daŭras el meza vintro al fina somero. La ovoj estas grandaj, brilaj kaj bluecaj aŭ violaj, kaj la nestoj estas kutime toskaj skrapaĵoj en apogilradikoj de arboj.[2]
Escepte dum pariĝado, kiam paro restas kune ĝis la ovoj estas demetataj, la Grandaj tinamoj estas solecaj kaj vagadas tra la malhela subkreskaĵaro solece, serĉe de semoj, fruktoj kaj malgrandaj animaloj kiaj insektoj, araneoj, ranoj kaj malgrandaj lacertoj inter la seka foliaro. Plaĉas al ili ĉefe plantoj el la familioj Laŭracoj, Anonacoj, Mirtacoj, Sapotacoj.[2]
La Granda tinamo loĝas en subtropikaj kaj tropikaj arbaroj kiaj pluvarbaroj, ĉiamverdaj arbaroj de malaltaj teroj, riverbordaj arbaroj,[4] marĉarbaroj kaj nubarbaroj ĉe altitudoj el 300 al 1,500 m. Malkiel kelkaj aliaj tinamoj, la grandaj tinamoj ne tiom suferas arbaran fragmentadon.[5] Ties nestoj povas esti trovataj ĉe arbobazo.
La Granda tinamo estas birdospecio loĝanta el sudorienta Meksiko tra Panamo, eksklude Honduro, kaj el Ekvadoro al Franca Gujano, partoj de Brazilo kaj norda Bolivio.
Tiu specio estas disvastigata tra sia granda teritorio (6,600,000 km²),[6] kaj ĝi estis taksita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[5] Ili estas ĉasataj sen granda efiko sur ties populacio.[2] En 2012 la specio estis reklasita kiel Preskaŭ Minacata.[7]
La Granda tinamo (Tinamus major) estas specio de tinamo nome surgrunda birdo indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko. Estas kelkaj subspecioj, diferencataj ĉefe pro ties koloraro.