La pandano [1] (Pandanus) [2] estas genro de unukotiledonaj plantoj kun proksimume 600 da konataj specioj [3]. Ili similas al palmoj, estas dioikaj arboj kaj arbedoj hejma en la tropikoj kaj subtropikoj de la afrotropisa, la orientalisa, la aŭstralazia kaj la pacifika ekozonoj. Ili estas klasifikitaj en la ordo de la pandanaloj, familio de la pandanacoj [4][5].
Foje nomataj pandano-palmoj, tiuj plantoj ne estas proksime parencaj al palmarboj. La specioj varias de malgrandaj arbedoj kun alto de malpli ol 1 metro, al mezgrandaj arboj kun alto de 20 metroj, tipe kun larĝa kanopeo, peza frukto, kaj modera kreskorapideco [6]. La trunko estas forta, larĝe multbranĉa, kaj markata de multaj foliocikatroj. Ili ofte havas multajn dikajn apogilradikojn proksime de la bazo, kiuj disponigas subtenon ĉar la arboj kreskas pintpeze kun folioj, frukto, kaj branĉoj. La folioj estas rimeno-formaj, variante laŭspecie kun longo de 30 centimetroj al 2 metroj, kaj kun larĝo de 1,5 centimetroj al 10 centimetrojn. La pandanoj estas dioikaj, kun masklaj kaj femalaj floroj produktataj sur diferencaj plantoj. La floroj de la maskla arbo estas 2-3 cm longaj kaj bonodoraj, ĉirkaŭataj de mallarĝaj blankaj brakteoj. La female arbo naskas florojn kaj sferformajn fruktojn kiuj ankaŭ estas brakteo-ĉirkaŭataj. La fruktoj estas sferformaj, kun diametro de 10-20 cm, havas multajn prismosimilajn sekciojn, kaj ŝajnas esti kiel la frukto de ananaso. Tipe, la frukto kiu komence estas verda, estiĝas hele flava aŭ ruĝa kiam ĝi maturiĝas. La frukto de iuj specioj estas manĝeblaj. Pandanofruktoj estas manĝataj de bestoj inkluzive de kiropteroj, ratoj, kraboj, elefantoj kaj varanoj, sed la plimulto de la specioj estas primare disvastigataj pere de akvo [7].
Ili estas multnombraj , palmosimilaj, dioikaj arboj kaj arbedoj de la tropikoj de la Malnova Mondo, vegetante ekde la mara nivelo al 3 300 m. La adventivaj radikoj estas grandaj kaj ofte disbranĉigataj; la pintoj havas kronon de mallarĝaj dornaj folioj [4][5]. Ili havas kulturan, sanan kaj ekonomian gravecon en la pacifika regiono, kaj estas sole superataj de kokosoj ĉe atoloj [8][9].
La pandano (Pandanus) estas genro de unukotiledonaj plantoj kun proksimume 600 da konataj specioj . Ili similas al palmoj, estas dioikaj arboj kaj arbedoj hejma en la tropikoj kaj subtropikoj de la afrotropisa, la orientalisa, la aŭstralazia kaj la pacifika ekozonoj. Ili estas klasifikitaj en la ordo de la pandanaloj, familio de la pandanacoj .