La Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Evolue la mamuloj devenas el reptilioj.
Ekzistas proksimume 5400 specoj (5490 laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj) de mamuloj, disvastigata en proksimume 1200 genroj, 153 familioj, kaj 29 ordoj (kvankam tio varias laŭ enklasiga metodo). Mamuloj grandas el la 30-40 milimetra Burda vesperto al la 33 metra Blua baleno.
Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj); ambaŭ klasoj akiras tiun kontrolon de la temperaturo danke al konverto de nutraĵoj. Tio eksplikas ties sukcesojn kaj la fakton, ke tiu klaso ĉeestas ĉiujn mondopartojn kaj klimatojn, escepte la tro ekstremaj.
Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria).
Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko).
Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj.
Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero.
En inteligentaj mamuloj, kiel primatoj, la cerbeto estas pli granda komparate kun la resto de la cerbo. Inteligenteco ne estas facile difinata, sed indikoj de inteligento enhavas la kapablon por lerni, kun konduta flekseblo. Ratoj, ekzemple, estas konsiderataj kiel tre inteligentaj ĉar ili povas lerni kaj fari novajn taskojn, kapablo kiu eble estas grava kiam ili unue koloniigas novan loĝlokon. En iu mamuloj, manĝaĵkolektado ŝajnas rilati al inteligento: cervo manĝante plantojn havas cerbon pli malgrandan ol kato, kiu devas pensi por kapti sian kaptaĵon.
Estas koste konservi altan konstantan korpotemperaturon. Mamuloj do bezonas nutran kaj sufiĉegan dieton. Kvankam la plej fruaj mamuloj eble estis predantoj, aliaj specoj malfrue adaptis sian dietan bezonojn per multaj metodoj. Io manĝas aliajn animalojn - tio estas karnomanĝa dieto (kaj enhavas insektomanĝajn dietojn). Aliaj mamuloj, kiuj nomiĝas herbovoruloj, manĝas plantojn. Herbovora dieto enhavas subkategoriojn kiel fruktomanĝuloj kaj herbomanĝuloj. Ĉiomanĝanto manĝas ambaŭ kaptaĵoj kaj plantoj. Karnomanĝa mamuloj havas simplan digestan sistemon, ĉar la proteinoj, lipidoj, kaj mineraloj, kiuj estas enhavataj en viando, ne bezonas specialan digestadon. Plantoj, aliflanke, enhavas malsimplajn karbohidratojn, kiel Celulozo. La digesta sistemo de herbivorulo do gastigas bakteriojn, kiuj fermintas tiujn substancojn, kaj disponebligas tion por digestado. La bakterioj aŭ loĝas en la multaĉambrata stomako aŭ en granda cekumo.
La grando de animalo ankaŭ influas la tipon de dieto. Ĉar etaj mamuloj havas altan proporcion de disvarmiganta supraĵo al volumeno, do ili havemas altajn energiobezonojn kaj altan metabolan rapidon. Mamuloj, kiuj pezas malpli ol proksimume 500 g estas pleje insektomanĝuloj ĉar ili ne povas toleri la malrapidan, malsimplan digestproceson de herbovoruloj. Pli grandaj animuloj, aliflanke, produktas pli da varmeco, kaj malpli de tiu varmeco perdiĝas. Ili do povas toleri aŭ malpli rapidan kolektan proceson (tiuj, kiuj kaptas pli grandajn kaptaĵojn) aŭ malpli rapidan digestproceson (herbovoruloj). Plue, mamuloj, kiuj pezas pli ol 500 g ne povas kolekti sufiĉajn insektojn dum la veka horoj por subteni sin. La unua granda insektomanĝa mamuloj estas tiuj, kiuj manĝas grandegan koloniojn de insektoj (kiel formikoj aŭ termitoj).
/ _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj) ____/ / / / ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.) / / / __/ ___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj)
La unua tute grundvivantaj vertebruloj estis amniuloj. Simile amfibioj, ili havas pulmojn kaj membrojn. La ovoj de amniuloj, tamen, havas internajn membranojn, kiuj permisas la estiĝantan embrion spiri sed entenas akvon. Do amniuloj povas demeti ovojn sur seka grundo, sed amfibioj ĝenerale bezonas demeti siajn ovojn en akvo.
La unuaj veraj mamuloj aperis en la malfrua Triaso (ĉirkaŭ antaŭ 200 milionoj da jaroj), proksimume 30 milionoj da jaroj poste la unuaj Mamuloformaj.
La plej frue sciata monotremo vivis antaŭ 123M jaroj en Aŭstralio. Monotremoj havas iom da trajtojn, kiun eble heridis de la originaj anmiuloj:
Malsimile aliaj mamuloj, inaj monotremoj ne havas mampintojn kaj manĝigi sia idoj per "laktosvitado" de nuda areo sur la ventro.
La plej aĝa sciata marsupiulo vivis antaŭ 125 milionoj da jaroj, kaj sia fosilio estis trovata en Ljaŭningo en Ĉinio.
Ne estas certa, kiam vera placentuloj evoluis - la plej frua nedisputata fosilioj de placentuloj devenas de la frua Paleoceno, poste la formortado de la Dinosaŭroj. Mamuloj kaj preskaŭa mamuloj disvastiĝis de siaj nokta insektomanĝula niĉo ekde la meza Ĵurasio - ekzemple Kastorokaŭdo (vivinta antaŭ 154 milionoj da jaroj) havis adaptiĝojn por naĝado, fosado, kaj fiŝkaptado.
La tradicia vido estas ke mamuloj nur ekposedis la mezaj kaj grandaj ekologiaj niĉoj en la Kenozoiko, poste la formortado de la dinosaŭroj, sed ili diversiĝis tre rapide. Ekzemple, la plej frue sciataj Vespertoj aperis proksimume antaŭ 50 milionoj da jaroj, nur 15 milionoj da jaroj poste la formortado de la dinosaŭroj.
Dum la Kenozoiko, diversaj grupoj de mamuloj aperis, kiuj estis pli grandaj ol la plej proksimaj modernaj ekvivalentoj, sed neniu eĉ proksimas la grandon de la plej grandaj dinosaŭroj kun similaj manĝkutimoj.
Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:
Mamuloscienco aŭ mastologio estas fako de zoologio kiu temas pri mamuloj kaj studas la morfologion, fiziologion, konduton, vivciklon, ekologion kaj evoluan historion de mamuloj, kaj ankaŭ la rilatoj inter diversaj specioj. Ĝi disbranĉiĝas al aliaj taksonomi-orientitaj fakoj kiel primatologio (studado de primatoj), kaj cetacologio (studo de cetacoj). Mamuloscienco havas aplikojn en diversaj kampoj; ekzemple, la konservado de specioj.
Lamarko estis unu el la unuaj sciencistoj kiu klare diferencigis la vertebrulojn disde ls senvertebrulojn kaj ene de tiuj. Inter la vertebruloj li diferencigis tiujn de malvarma sango kaj tiuj de varma sango, kaj inter tiuj ili diferencigis la mamulojn disde la birdojn, ĉar tiuj estas vivonaskaj kaj havas mamojn por nutri la idaron. Krome ili havas harojn anstataŭ plumojn.
Li diferencis kvar ordojn de mamuloj, nome jenaj:
+ (en Esperanto)
+ (en aliaj lingvoj)
La Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Evolue la mamuloj devenas el reptilioj.
Ekzistas proksimume 5400 specoj (5490 laŭ la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj) de mamuloj, disvastigata en proksimume 1200 genroj, 153 familioj, kaj 29 ordoj (kvankam tio varias laŭ enklasiga metodo). Mamuloj grandas el la 30-40 milimetra Burda vesperto al la 33 metra Blua baleno.