Ĉajoto aŭ Kajoto[1] (Sechium edule) estas sudamerika verda aŭ blanka frukto de planto el la familio de kukurbacoj. Ĝi estas piroforma kun faldetoj.
Ĝi unue troviĝis en Jamajko, kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de Ameriko, ekzemple Meksiko, kaj de tie al la mondo.
La planto havas grandajn foliojn super la frukto.
La vorto « ĉajoto » devenas de la hispana chayote, kiu devenas de la Naŭatla chayotli, kion oni uzas por nomi la frukton [2].
La hispanan vorton chinchayote oni uzas por nomi la kreskaĵon.
100 g da freŝa produkto:
Ora akvo ĉ. 80 % Karbonhidrato 7,7 % Proteino 0,9 % Graso 0,25 Fibro 0,4 % Vitamino A 650 mg Vitamino E 2,2 mgkrome kalio, vitaminoj C kaj B6, folacido, kupro, magnezio kaj fero.
Ĝi estas kultivata en meza kaj suda Ameriko. En Eŭropo ĝi nur estas kultivata en suda Francujo.
Ĉajoto aŭ Kajoto (Sechium edule) estas sudamerika verda aŭ blanka frukto de planto el la familio de kukurbacoj. Ĝi estas piroforma kun faldetoj.
Ĝi unue troviĝis en Jamajko, kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de Ameriko, ekzemple Meksiko, kaj de tie al la mondo.
La planto havas grandajn foliojn super la frukto.