La ordinara enotero, dujara enotero aǔ latine (Oenothera biennis), estas plantspecio el la genro Enotero (Oenothera) ene de la familio de la Onagracoj (Onagraceae). Ĝi estas en Mezeǔropo neofito[1], ĉar ĝi estis enkonduktita ĉ. 1620 kiel ornamplanto de Nordameriko.
La ordinara entero estas dujara herba planto, kiu kreskas de 0,8 ĝis 1,8[1], ĉe ideala kreskejo ĝis 2 m.[2] Ĝi formas en la unua jaro sur la grundo folirozedon kun karneca pivotradiko. En la dua jaro el ĝi kreskas verdan kaj malsupre ruĝece, senmakuletan tigon[1], ĝi estas simpla aǔ malofte disbranĉita kaj dense al maldense harhava[2].
La baze kaj alterne ĉe la tigo starantaj aǔ sidantaj folioj estas hel- aǔ mezhel-verdaj. La foliplatoj de la bazaj folioj longas 10 ĝis 30 cm kaj larĝas 2 ĝis 5 cm. La foliplatoj de la tigaj folioj havas longecon de 5 ĝis 22 cm kaj larĝecon de 1,5 ĝis 5 (1 ĝis 6) cm. La formo estas mallarĝe renverse lanceta ĝis elipta kun pinta folibazo kaj pinta malbaza fino. La rando de la tigaj folioj estas dentohava ĝis glata, kaj ofte laba[3]. Ekzistas ruĝa meza vejno [1] kaj ne bone videblaj flankaj vejnoj.[2]
En nedisbranĉita, dense spika[3] floraro ĉe rekta glande harhava florarakso[1] staras kune multaj floroj. En ĉiu akselo de brakteo sidas floro. [1].
La duseksa floro estas radisimetria kaj kvarnombra kun duobla involukro. La hipantio estas malofte 2, ofte ĝis 2,5 ĝis 4 cm longa. Sur ĝi staras kalikaj kaj koronaj folioj.[3] La kvar verdaj ĝis flavaj, malofte pli aǔ malpli ruĝaj [3] kalikofolioj. Ili estas 1,2 ĝis 2,2, malofte ĝis 2,8 cm longaj kaj al la malsupro fleksitaj kalikopintoj.[3] [2] [1] La petaloj estas intense flavaj, kaj fariĝas dum la tromaturiĝo oranĝkoloraj. Ekzistas du cirkloj kun po kvar stamenoj. La anteroj longas 3 ĝis 6 (ĝis 9) mm longaj. Malsupre en la malvasta subfloraĵo troviĝas la kvinfaka, epigina, harhava ovario[3]. La plurajn centimetrojn longa pistilo finiĝas en kvar stigmoj.[2]
La juna frukto estas kovrita de triĥomoj kaj pintaj haroj[1]. La sidanta kapsulfrukto havas longecon de 2 ĝis 4 cm kaj diametro de 4 ĝis 6 mm kaj estas preskaǔ rekta.[3]. [2]
La kromosoma baza nombro estas n = 7; ekzistas diploidio, do 2n = 14.[1][2]
La ordinara enotero estas hemikriptofito.[1] Ĝi havas radikojn ĝis profundeco de 160 cm.[4]
Ĉar ĉiu ĉefa kaj flanka ŝoso havas ĝis 120 florojn, la ordinara enotero estas tre forta en multiblikado.
En Ĉinujo la fruktoj fariĝas maturaj inter julio kaj novembro [2]. Ĉiu semkapsulo havas ĝis 200 semojn. Kiel disvastigostrategio estas la t.n. semaĥorio, la disigado per vento aǔ la movigado de plantoj per bestoj. La nur unumilona gramo pezaj semoj elfalis el la kapsuloj kaj forblovita per vento (la tiel nomata meteoroĥorio).
La origina hejmregiono de la ordinara enotero estas la orienta kaj meza Nordameriko[3].
Ĝi enduktiĝas simile kiel aliaj enoteroj en la 17a jarcento kiel ornamplanto al Eŭropo kaj aliaj moderaj regionoj de la mondo (t.n. Eteloĥorio). En Eǔropo ili estas hemeroĥoriaj neofitoj. Kiel nura ornamplanto ĝi jam havis grandan disvastigon. Post la malkovro, ke la radikoj kaj la folioj estas manĝeblaj, ĝi estas ofte kultivata kiel legomo. Kiel ĝardenfuĝinto la planto disvastiĝas rapide. Jam en 1766 ĝi estas rigardita en Brandenburgio kiel trudherbo.[3].
Por bone kreski la ordinara enotero bezonas sekan ne tro nutraĵriĉan, sed kalkhavan grundon.[4] La enotero kreskas bone, se ĝi havas altan temperaturon kaj sunon.[5]
Carl von Linné publikigis en 1753 la hodiaǔ akceptitan botanikan genronomon Oenothera, kiu venis de la grekaj vortoj oinos οῖνος por „vino“ kaj thēr ϑήρ por „besto“. Antaǔe antikvaj kaj mezepokaj aǔtoroj kiel Plinio la Maljuna kaj Paracelso uzis la saman nomon por la Epilobio (Epilobium), kiu apartenas al la sama plantfamilio Onagracoj (Onagraceae). Ili opiniis, ke plantpartoj de tiu planto kune kun vino igas la homon bonhumura kaj la sovaĝaj bestoj pli mildaj. La specia epiteto biennis signifas dujara.
La unua priskribo de Oenothera biennis okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, p. 346[6]. Sinonimo por Oenothera biennis L. estas: Oenothera muricata L., Oenothera suaveolens DESF., Onagra biennis (L.) SCOP., Onagra muricata (L.) MOENCH[7][8]
La folioj kaj radikoj de la planto estis uzataj de diversaj popoloj de la amerikaj praloĝantoj.[9]
Krom la betforma pivotradiko manĝeblas ankaŭ la golioj, floroj kaj semoj. La radikoj oni kuiru kiel skorzonero aǔ pastinako en buljono; oni ankaŭ povas tranĉi la rasikojn kaj spici ilin per vinagro kaj oleo. La radikoj estas rikoltataj de aǔtuno ĝis printempo de la unua jaro (rozeda stadio).
Jam la nordamerikaj indianoj uzis la semojn de la ordinara enotero kiel kuracplanto.[9]
En la naturkuracado hodiaǔ la oleo de la enotero estas uzata. Tiu el la semoj akirita oleo estas uzata por kuraci aǔ mildigi neǔriton. Oni uzas ĝin kontraǔ astmo, fojnokataro, alta sangopremo kaj kolesterolo, kapdoloro kaj reǔmatismo.[9] La oleo de la enotero estas uzata ankaŭ ĉe menstruaj problemoj kaj tro alta nivelo de glukozo en la sango, bone stimulas la korpon, agas kiel antidoto, reguligas metabolon, malgrandigas la riskon je trombozo, helpas en la unua stadio de la multloka sklerozo. Haǔtaj problemoj mildiĝas per enotera oleo.
La oleo enhavas multe da linolacido, kiu transformiĝas al gama-linolacido. El tiu la korpo formas prostaglandino1. La enotera oleo konsistas el 8 kaj 14 % de gama linolenacido kiu ebligas la produktadon de la kontraǔinflama prostaglandino E1 sen transformo de delta-6-Desaturazo.[10] La enotera oleo estas tre multekosta kaj tial ofte anstataǔata de kanaboleo.
La oleo de la enotero ankaŭ estas uzata en kosmetikaĵoj por sentivaj haǔtoj.[11]
La ordinara enotero, dujara enotero aǔ latine (Oenothera biennis), estas plantspecio el la genro Enotero (Oenothera) ene de la familio de la Onagracoj (Onagraceae). Ĝi estas en Mezeǔropo neofito, ĉar ĝi estis enkonduktita ĉ. 1620 kiel ornamplanto de Nordameriko.