Shepherdia argentea estas indiĝena planto de meza kaj okcidenta Nordameriko, de la suda Kanado (Alberto, Saskaĉevano, Manitobo) suden al Usono (norda Kalifornio, Arizono kaj Nov-Meksiko).[1]
Shepherdia argentea estas falfolia arbedo, kiu fariĝas 2 ĝis 6 m alta. La folioj staras alterne paraj kaj estas 2–6 cm longaj, ovalaj kaj rondformaj. Ili estas verdaj kun fajnaj arĝentaj silkecaj haroj.
La floroj estas flavaj kaj havas kvar sepaloj kaj neniu petalo.
La fruktoo estas nalhelruĝa drupo 5mm granda; ĝi estas manĝebla sed havas amaretan guston.[2] . La du kulturvarioj, 'Xanthocarpa' kaj 'Goldeneye' havas flavajn fruktojn[3]
La bero estas unu el la ĉefaj nutraĵoj de Pintavosta lagopo de Saskaĉevano. La folioj estas grava furaĝo por la hemiona cervo[4] kaj al la Blankvosta cervo.[5] La arbedo havas dornajn branĉojn kaj la densa habitato donas protekton al multaj malgrandaj bestoj kaj loko por nestoj de kantbirdoj.[6][7]
Kiel la Kanada Bubalbero ankaŭ Sheperdia argentea estas tradicia estas medicina kaj nutra frukto.[8] En la tradicia medicino la furktio estas uzata kontraŭ stomakoj perturboj.[9]
En la Granda Baseno, oni manĝis la berojn krudaj aŭ sekigitaj por la vintro, sed pli ofte kuiruita en aroma saŭco de bizon-viando.[10] La bubalbero estas baza nutraĵo de la indianoj, kiuj manĝis la berojn en pudingoj, ĵeleo, kaj en kruda kaj skigita formo..[11] En la ŝona lingvo la planto nomiĝas añ-ka-mo-do-nûp.[12]
Shepherdia argentea estas indiĝena planto de meza kaj okcidenta Nordameriko, de la suda Kanado (Alberto, Saskaĉevano, Manitobo) suden al Usono (norda Kalifornio, Arizono kaj Nov-Meksiko).