Aŭstralia mezoplodo, bekobaleno de Andrews aŭ mezoplodo aŭstralia (Mesoplodon bowdoini) estas unu el la plej malbone konataj membroj de malbone konata genro Mesoplodon. La specio neniam estis observita en naturo, kaj estas konata nur el specimenoj surstrandiĝintaj.
La specio estis unuafoje priskribita en 1908 fre de la usona sciencisto Roy Chapman Andrews el specimeno kolektita en New Brighton Beach, Kanterburia Provinco, Novzelando, en 1904. Li nomis ĝin honore al George S. Bowdoin, donanto kaj administracianto de la Usona Muzeo de Natura Historio.[1]
La korpo de la Aŭstralia mezoplodo estas fortika kompare kun aliaj membroj de la genro. La maleno estas malalta, kaj la beko estas mallonga kaj dika. La malsupra makzelo estas pekuliara je tio ke meze ĝi ege elstaras kun la dentoj etendaj super la beko. La kapo foje havas helan makulon ambaŭflanke, pli elstara ĉe maskloj. La masklo, ĝenerala malhelgriza al nigra, havas pli helan "selan" markon inter la spirtruo kaj la dorsa naĝilo en ĝia dorso. Maskloj montras cikatrojn tipajn de la genro. Inoj estas ardezgrizaj kun grizec-blankaj flankoj kaj ventroy. Mordoj de ŝarkoj estas en ambaŭ seksoj. Oni supozas, ke inoj atingas almenaŭ 4.9 m kaj maskloj estas 4.5 m. Ŝajne junuloj estas ĉirkaŭ 2.2 m longaj naske.
La Aŭstralia mezoplodo vivas en la Suda Hemisfero, kaj la preciza vivejo estas necerta. Ĉirkaŭ 35 surstrandiĝintaj specimenoj estis registritaj en Aŭstralio kaj Novzelando, Makvora Insulo, Falklandoj, kaj Tristan da Cunha. Tiu teritorio povus enhavi ĉirkaŭpolusan distribuon. Tamen, estas nekonfirmitaj vidaĵoj kiu konfirmu tion.
Aŭstralia mezoplodo, bekobaleno de Andrews aŭ mezoplodo aŭstralia (Mesoplodon bowdoini) estas unu el la plej malbone konataj membroj de malbone konata genro Mesoplodon. La specio neniam estis observita en naturo, kaj estas konata nur el specimenoj surstrandiĝintaj.