dcsimg

Zeledono ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Zeledono Zeledonia coronata estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj ununura specio de la genro Zeledonia, kiu estas endemia de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Oni dubas ĉu estas vere membro de tiu familio, tiukaze ĝi estus la plej malkutima membro de ĝi, aŭ eĉ povus meriti sian propran familion.

Tiu diketa malgranda parulio havas mallongan voston, rondoformajn flugilojn kaj longecajn tarsojn. Ĝi estas specio kiu montras ĝeneralan malhelan grizardezan koloron ĉefe en vizaĝo kaj subaj paroj, dum en nuko, dorso kaj flankoj hegemonias olivverdeca nuanco. Beko kaj kruroj estas malhelgrizaj al nigrecaj kaj plej rimarkinda eco estas tre briloranĝa krono ĉirkaŭata de nigrecaj bordoj kio estas kialo por la latina scienca nomo kie coronata aludas al tia rimarkinda krono ege brilkontrasta kun la griza ĝenerala koloro. Akcepto de tiu nomo donus la alternativan nomon "Kronata zeledono".

La nomo de tiu genro kaj specio omaĝe rememoras la gravon de José Castulo Zeledón, ornitologo de Kostariko.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO