dcsimg

Miriapodo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La miriapodoj estas subfilumo de la artropodoj, kaj ili inkluzivas centpiedulojn, milpiedulojn, kaj aliajn bestojn. La subfilumo inkluzivas 13 000 speciojn, kiuj ĉiuj estas teraj kaj ne maraj. Ili kutime havas multe da kruroj, ofte centojn. Ili havas paron da antenoj kaj simplajn okulojn.

Miriapodoj ofte troviĝas en humidaj arbaroj, kie ili havas gravan rolon ĉar ili helpas disigi dekadanta planta materialo. La plej multo da ili estas herbomanĝuloj, krom la centpieduloj kiuj kaptas aliajn bestojn nokte.

Miriapodoj dividiĝas en kvar klasoj: Milpieduloj, Centpieduloj, Pauropodoj kaj Simfiloj. La lastaj du klasoj inkluzivas bestojn kiuj estas tre etaj, maksimume kelkajn milimetrojn longajn, kaj vivas en la grundo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO