Salticedoj aŭ Salticidae, populare konataj kiel saltaraneoj, kiuj enhavas ĉirkaŭ 600 priskribitajn genrojn kaj pli ol 5800 priskribitajn speciojn de araneuloj,[1] kio faras ke ĝi estas la plej granda familio de araneoj kun ĉirkaŭ 13% el ĉiuj specioj.[2] Saltaraneoj havas ion el la plej bona vidkapablo inter artropodoj kaj uzas ĝin en pariĝado, ĉasado kaj navigado. Kvankam ili normale moviĝas trankvile kaj tre malrapide, plej specioj estas kapablaj por tre lertaj saltoj, ĉefe dum ĉasado, sed foje kiel reago al subitaj minacoj aŭ trapaso de longaj spacoj. Kaj ties folipulmoj kaj trakea sistemo estas bone disvolvigitaj, kaj ili uzas ambaŭ sistemojn (dumaniera spirado). Saltaraneoj estas ĝenerale agnoskitaj pro sia okulmodelo. Ĉiuj saltaraneoj havas kvar parojn de okuloj, el kiuj la antaŭa meza paro estas partikulare granda.
La taksonomio de saltaraneoj estis bone reviziita en 2015. La familio estas nune dividata en sep subfamilioj (listitaj el plej al malplej bazaj):[3]
El tiuj subfamilioj, Salticenoj estas pro multo la plej granda, enhavanta ĉirkaŭ 90% el la konataj specioj de saltaraneoj.[4]
Saltaraneoj loĝas en vario de habitatoj. Tropikaj arbaroj por plej specioj, sed ili troviĝas ankaŭ en moderklimataj arbaroj, arbustaroj, dezertoj, intertajdaj zonoj, kaj montaraj regionoj. Euophrys omnisuperstes estas la specio registrita kiel kolektita je plej alta loko, sur la deklivoj de la Monto Everesto.[5]
Kvankam saltaraneoj estas ĝenerale karnovoraj, oni konas multajn speciojn kiuj inkludas nektaron en sia manĝo,[6] kaj unu specio, Bagheera kiplingi, manĝas ĉefe plantomaterialon.[7] Oni konas neniun kiu manĝas semojn aŭ fruktojn. Eksterfloraj nektarejoj en plantoj, kiaj ĉe Chamaecrista fasciculata, havigas al saltaraneoj per nektaro; la planto profitas ĉar la araneoj predas ajnajn plagojn kiujn ili trovas.
Salticedoj aŭ Salticidae, populare konataj kiel saltaraneoj, kiuj enhavas ĉirkaŭ 600 priskribitajn genrojn kaj pli ol 5800 priskribitajn speciojn de araneuloj, kio faras ke ĝi estas la plej granda familio de araneoj kun ĉirkaŭ 13% el ĉiuj specioj. Saltaraneoj havas ion el la plej bona vidkapablo inter artropodoj kaj uzas ĝin en pariĝado, ĉasado kaj navigado. Kvankam ili normale moviĝas trankvile kaj tre malrapide, plej specioj estas kapablaj por tre lertaj saltoj, ĉefe dum ĉasado, sed foje kiel reago al subitaj minacoj aŭ trapaso de longaj spacoj. Kaj ties folipulmoj kaj trakea sistemo estas bone disvolvigitaj, kaj ili uzas ambaŭ sistemojn (dumaniera spirado). Saltaraneoj estas ĝenerale agnoskitaj pro sia okulmodelo. Ĉiuj saltaraneoj havas kvar parojn de okuloj, el kiuj la antaŭa meza paro estas partikulare granda.
Saltaraneo vidita en Ĉenajo.