La ebona diospiro aŭ ebonarbo [1] (Diospyros ebenum) estas orientalisa arbospecio vegetanta en suda Barato kaj Srilanko. Ĝi estas bone konata por esti unu el la arboj kiuj produktas ebonon; la ligno de tiu arbo angle estas nomata Ceylon ebony (sri-lanka ebono) aŭ India ebony (hinda ebono), sed ofte simple nomata ebony (ebono).
La arbo estas mez-granda, ĉiamverda, atingante altecon de 20-25 m. La folioj estas simplaj, ĉirkaŭ 6-15 cm longaj kaj 3-5 cm larĝaj. La frukto estas eta bero kun diametro de 2 cm, simila al eta persimono. Tiu malrapide kreskanta arbo estas hejma en sekaj kaj duonsekaj zonoj.
La ebona diospiro aŭ ebonarbo (Diospyros ebenum) estas orientalisa arbospecio vegetanta en suda Barato kaj Srilanko. Ĝi estas bone konata por esti unu el la arboj kiuj produktas ebonon; la ligno de tiu arbo angle estas nomata Ceylon ebony (sri-lanka ebono) aŭ India ebony (hinda ebono), sed ofte simple nomata ebony (ebono).