Eŭforbio (Euphorbia) estas planta genro, kiu enhavas unu-, du- aŭ plur-jarajn herbojn kaj arbedojn, el kiuj kelkaj specioj estas kaktosimilaj, sed ĉiuj havas blankan latekson.[1]
Pluraj specioj kulturataj pro la brilkoloraj brakteoj (v. foto). Umbelsimila infloresko kun unuseksaj floroj.
Priskribo
Floraro
Floraroj estas tre similaj kaj tiel nomata ciato. Ili konsistas el reduktitaj unuopaj floroj, kiuj havas nur unu ovolujon resp. stamenon. Krome ili portas altan folion. La frukto estas triparta kapsulo.
Substancoj
La plantoj enhavas blankan sukon, kiu efikas irite. La suko estas plej ofte venena, sed ĉe kelkaj specioj povas esti fosforeska aŭ eĉ esti loĝata de parazitaj flagelatoj.
Specioj kaj disvastiĝo
melona eŭforbio
(
Euphorbia meloformis)
infloresko de la sukulenta
Euphorbia millotii el Madagaskaro
La latina nomo Euphorbia venas de Euphorbus, kuracisto de reĝo Juba 2a de Maŭretanio (ĉ. 50 a, K. ĝis 23/24 p. K.). Ĝin Linné donis en 1753 al la plantgenro. tipa specio estas Euphorbia antiquorum L.
Euphorbia estas unu el la plej grandaj kaj kompleksaj genroj de la planta regno.
Subtribo Euphorbiinae
Kiel la DNA-esploroj de Steinmann & Porter 2002 kaj Bruyns & al. 2006 montris, la tiel nomataj stelitaj genroj ĉirkaŭ Euphorbia, nome Elaeophorbia, Endadenium, Monadenium, Synadenium kaj Pedilanthus estas profunde enplektita en la genro Euphorbia. La konsekvenco estis illian enordigon en Euphorbia. Escepte de la ankoraŭ ne prilaborita genro Cubanthus ĉiuj anoj apartenas al de la subtribo Euphorbiinae de la genro Euphorbia. Post la enordigo de Cubanthus la genro Euphorbia estas monofila.
Subgenroj
-
Esula enhavas preskaŭ nur la iama genro Esula kaj kelkaj specioj de la iama subgenro Tirucalli. La plej multaj specioj stas herbaj kaj ne sukulentaj.
-
Chamaesyce enhavas la iama subgenroj Chamaesyce, Agaloma kaj Poinsettia, respektive la iama sekcio Arthrothamnus, kies koralformaj specioj ne similas al Chamaesyce. Nur relative malmultaj specioj estas radik- aŭ trunksekulentaj.
-
Euphorbia enhavas la iama subgenro Euphorbia, kiu nur enhavis la speciojn kun dornoj sur ŝildetoj, la iamaj genroj Elaeophorbia, la iamaj genroj Monadenium, Synadenium kaj Endadenium, la iama subgenro Lacanthis (kristdorno-parencoj)kaj la sudafrikaj specioj ĉirkaŭ Euphorbia sipolisii. Preskaŭ ĉiuj specioj estas sukulentaj.
-
Rhizanthium entenas la plej multaj specioj de la iama sekcioj Anthacantha, Dactylanthes, Meleuphorbia, Treisia kaj Trichadenia. Ĉiuj specioj estas sukulentaj.
Specioj (elekto)
En Mezeŭropo ekzistas jenaj specioj:
Jenelekto de pliaj specioj (laŭ „World Checklist of Selected Plant Families“:
-
Euphorbia abdelkuri BALF. F.; hejmregiono: Sokotro
-
Euphorbia actinoclada S. Carter; hejmregiono: Sudetiopio, Nordkenjo
-
dornarbusta Eŭforbio (Euphorbia acanthothamnos HELDR. & SART. EX BOISS.); hejmregiono: Grekujo, Kreto, Egeo kaj Malgrandazio
-
Euphorbia aeruginosa SCHWEICK.; hejmregiono: suda Afriko
-
Euphorbia aggregata A.BERGER
-
Euphorbia albipollinifera L.C.Leach; hejmregiono: Sudafriko
-
Euphorbia aleppica L., hejmregiono: mediteranea regiono ĝis Kaŭkazo
-
Euphorbia alfredii RAUH; hejmregiono: nodokcidenta Madagaskaro
-
Euphorbia antisyphilitica ZUCC.; hejmregiono: Meksikio kaj Usono
-
senfolia Eŭforbio (Euphorbia aphylla BROUSS. EX WILLD.): ŝajne senfolia nanoarbo de la Kanariaj Insuloj (Teneriffa, La Gomera kaj Gran Canaria).
-
malhelpurpura Eŭforbio (Euphorbia atropurpurea BROUSS. EX WILLD.): arbusta specio sur Tenerifo.
-
balzama Eŭforbio (Euphorbia balsamifera AITON); Kanariaj Insuloj
-
Euphorbia buruana PAX
-
Euphorbia canariensis L.; Kanariaj Insuloj
-
Euphorbia capitulata REICHENB.); hejmregiono: Balkana duoninsulo
-
Euphorbia characias L.; hejmregiono: mediteranea regiono, Nordafriko
-
Korala Eŭforbio (Euphorbia corallioides L.); hejmregiono: Italujo ka Sicilio
-
Euphorbia cotinifolia L.:
-
Euphorbia cotinifolia L. subsp. cotinoides (MIQ.) CHRISTENH.: ornamplanto kun ruĝbrunaj folioj el la Amazona regiono.
-
Euphorbia deflexa SIBTH. & SM.; hejmregiono: Grekujo kaj Kreto
-
arba Eŭforbio (Euphorbia dendroides L.): arboforma, sukulenteta specio el la mediteranea regiono, de Nordafriko ĝis proksima Azio
-
Euphorbia dimorphocaulon P.H.DAVIS; hejmregiono: Kreto, Malgrndazio kaj Kipro
-
Euphorbia dregeana E.MEY. EX BOISS.: koralforme arbusta specio de Richtersveld en in Namibio
-
glatfolia Eŭforbio (Euphorbia glabrifolia VIS.)
-
Euphorbia herniariifolia WILLD.; hejmregiono: Balkanio, Egeo, proksima Azio Vorderasien
-
diversfolia Eŭforbio (Euphorbia heterophylla L.)
-
Euphorbia hirsuta L.; hejmregiono: de la Kanariaj Insuloj trans la mediteranea regiono ĝ Kartvelio
-
Euphorbia leuconeura BOISS.; hejmregiono: Madagaskaro, kultivata kiel ornamplanto.
-
Euphorbia melitensis PARL.; hejmregiono: Malto
-
mieldona Eŭforbio (Euphorbia mellifera AITON); hejmregiono: Kanariaj Insuloj Madejro
-
Euphorbia microsphaera BOISS., hejmregiono: sudorienta kaj meza Azio* kristdorno (Euphorbia milii DES MOUL.): ŝatata kaj nekomplika ĉambroplanto.
-
nica Eŭforbio (Euphorbia nicaeensis ALL.), hejmregiono: de Nordafriko trans sudeŭropo ĝis Transkaŭkazio
-
Euphorbia obesa HOOK. F.
-
Euphorbia oblongata GRISEB.; hejmregiono: balkana duoninsulo, egeo kaj Malgrandazio
- * Rezineŭforbio, Euphorbia resinifera
-
Euphorbia paralias L.
-
belega Eŭforbio (Euphorbia pulcherrima WILLD. EX KLOTZSCH): ŝatata ĉambroplanto kun grandaj brakteoj.
-
Euphorbia rechingeri W.GREUTER; hejmregiono: Kreto
-
Euphorbia robbiae TURRILL); hejmregiono: Turkujo
-
Euphorbia sakarahaensis RAUH; hejmregiono: Madagaskaro
-
Euphorbia segetalis L., hejmregiono: de Makaronezio trans la mediteranea regiono ĝis suda Mezeŭropo
-
Euphorbia spinosa L.; hejmregiono: mediteranea regiono
-
Euphorbia sultan-hassei A.STRID ET AL.; hejmregiono: Kreto
-
Euphorbia susannae MARLOTH; hejmregiono: kabprovinco
-
Euphorbia taurinensis ALL.; hejmregiono: de Eŭropo , Kirpro kaj Transkaŭkazio
-
Euphorbia terracina L.; hejmregiono: de Makronezio ĝis Hungario al la mediteranea regiono kaj Arabujo
-
krajonarbusto (Euphorbia tirucalli L.): Hejmregiono: suda kaj orienta Afriko kaj Madagaskaro
-
trieĝa Eŭforbio (Euphorbia trigona MILL.): Kaktoforma specio kun trieĝaj striktaj branĉoj
-
Euphorbia valerianifolia LAM.; hejmregiono: orienta Mediteranea regiono ĝis Irano.
-
Euphorbia virosa WILLD.; hejmregiono: sudokcidenta Angolo ĝis Kabprovinco
Hybridigo
Ekzistas naturaj hibridoj inter la multaj Eŭforbio-specioj. 75 hibridaj formoj estas konataj ekzemple en Germanujo.
Referencoj
Literaturo
- Botanica, Einjährige und mehrjährige Pflanzen, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4469-1, paĝo 340 germane
- Meyers Taschenlexikon Biologie, In 3 Bänden, 3. zwjazk, ISBN 3-411-12033-9, paĝo 288 germane
- Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝoj 492-493 germane