dcsimg

Sikima certio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供
Kiel legi la taksonomion
Sikima certio Sikima certio
Sikima certio

La Brungorĝa certioSikima certio (Certhia discolor) estas specio de birdo de la familio de Certiedojarbogrimpuloj. Ĝi troviĝas en regionoj el Himalajo al sudorienta Azio nome Butano, suda Ĉinio, norda Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando, Vjetnamo kaj ĉefe en la eta barata ŝtato Sikimo kie dekomence estis konstatita kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Diferenco kun aliaj certioj estas la bruna gorĝo, kio nomigas la specion per ties dua nomo.

La formo iam konata kiel C. d. manipurensis de suda Manipuro kaj sudokcidenta Birmo havas tre markitajn cinamokolorajn gorĝon kaj bruston, kaj molekulaj pruvoj sugestas, ke ĝi estu traktata kiel separata specio, nome Manipura certio C. manipurensis Hume, 1850.[1]

Notoj

  1. Tietze, Dieter Thomas; Martens, Jochen & Sun, Yue-Hua (2006): Molecular phylogeny of treecreepers (Certhia) detects hidden diversity. Ibis 148(3): 477-488 COI:doi:10.1111/j.1474-919X.2006.00547.x (HTML abstract)

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Sikima certio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供
Kiel legi la taksonomionSikima certio Sikima certio
Sikima certio

La Brungorĝa certio aŭ Sikima certio (Certhia discolor) estas specio de birdo de la familio de Certiedojarbogrimpuloj. Ĝi troviĝas en regionoj el Himalajo al sudorienta Azio nome Butano, suda Ĉinio, norda Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando, Vjetnamo kaj ĉefe en la eta barata ŝtato Sikimo kie dekomence estis konstatita kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Diferenco kun aliaj certioj estas la bruna gorĝo, kio nomigas la specion per ties dua nomo.

La formo iam konata kiel C. d. manipurensis de suda Manipuro kaj sudokcidenta Birmo havas tre markitajn cinamokolorajn gorĝon kaj bruston, kaj molekulaj pruvoj sugestas, ke ĝi estu traktata kiel separata specio, nome Manipura certio C. manipurensis Hume, 1850.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO