dcsimg

Afrika akcipitro ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Afrika akcipitroTaĉiro (Accipiter tachiro) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Konsiderate laŭ la Handbook of the Birds of the World, ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko kaj kun teritorioj pli orientaj kaj sudaj ol tiuj de la proksima parenco nome la Ruĝbrusta akcipitro, nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Somalilando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ĝi estas ofte konsiderata samspecifa kun la Ruĝbrusta akcipitro de okcidenta kaj centra Afriko (BirdLife International 2007).

Ĝi estas birdo kun helgriza kapo, malhelgrizaj supraj partoj, kiel la Ruĝbrusta akcipitro, sed kun griza vaksaĵo anstataŭ flava; la iriso kaj kruroj ja estas same flavaj. Krome en blankaj subaj partoj (eĉ ĉe femuroj) estas horizontala malhelbruna strieco dum la suba ventro estas tutblanka senstrieca.

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Afrika akcipitro: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Afrika akcipitro aŭ Taĉiro (Accipiter tachiro) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.