dcsimg
北美土圞儿的圖片
Life » » Archaeplastida » » 木蘭綱 » » 豆科 »

北美土圞儿

Apios americana Medik.

Apios americana ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Apios americana nomata ankaŭ terpoma fazeolo, indiana terpomogrunda nukso (ternukso) estas plurjara, grimpanta planto en familio fabacoj, indiĝena ĝis orienta Norda Ameriko. Ĝi havas manĝeblajn frukton (fazeolon) kaj tuberon. Ĝi kreskas ĝis alto de 3-4 m, havas pinatajn foliojn longajn 8-15 cm kun 5-7 folieroj. La floroj estas ruĝbrunaj ĝis purpuraj, formantaj densan grapolon. La frukto estas guŝo kaj longas 6-12 cm.

La tuberoj estas kraketaj kaj nutraj, kun granda enteno de amelo kaj specife proteino. La planto estis unu el la plej gravaj nutroplantoj de la antaŭkolumba Nordameriko kaj nun estas evoluigita por alhejmigo.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO