La Stria truorano (Cyclorana alboguttata) estas specio de truorano de la familio de Hiledoj. Ĝi loĝas tra multo de Aŭstralio, el norda Novsudkimrio, tra orienta kaj norda Kvinslando kaj en orienta Norda Teritorio. Tii specio estis iam inkludita en la genro Litoria.
La ino de tiu specio kreskas ĝis 85 mm longe kaj la masklo povas atingi plenkreskan longon de 70 mm.[1] Ĝi estas bruna, olivece aŭ verde dorse, kun pli malhelaj makuloj. Estas kutime palflava aŭ flav-verda strio laŭlonge de la dorso, kaj malhela strio el la muzelo, tra la okulo kaj la timpano al la flankoj. Tiu strio havas flankan haŭtofaldon sur ĝi. Strieco nomigas la specion. La malantaŭaĵoj de femuroj estas malhelaj, preskaŭ nigraj, kaj estas grandaj blankaj aŭ brunaj makuloj ĉe gorĝo kaj brusto. La haŭto de la dorso havas disajn verukojn kaj elstaraĵojn. La ventro estas granula, sed gorĝo kaj brusto estas mildaj. La fingroj estas duonmembranecaj. La timpano estas klare videbla.