La Vjetnama fringo (Carduelis monguilloti) estas malgranda paserina birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Estas brunflava fringo kun tre malhelbruna kapo kontrasta kun tre dika, mallonga, helroza beko. La gorĝareo kaj ĉefe la kolumo estas tre brilflava, kaj same subaj partoj sed kun tre markata brunnuanciga makuleco en brusto. La dorso, forkoforma vosto kaj flugiloj estas malhelbrunaj kun tre brilflavaj flugilzonoj. La pugo estas flava. La kruroj helrozaj.
Vidu la artikolon de Dezerta fringo.