La Ĉapelruĝa tinamo aŭ Makulbrusta tinamo (Nothocercus julius) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en humida montararbaro.[1] Ties teritorio estas nordokcidenta Sudameriko.[1][2]
Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj je pli granda etendo estas ankaŭ Strutoformaj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas propran ordon Tinamoformaj. Malkiel aliaj Strutoformaj (respektive ĉiuj Strutoformaj), la Tinamedoj povas flugi, kvankam ĝenerale, ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiu Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj Tinamedoj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]
La Ĉapelruĝa tinamo havas malhelbrunajn suprajn partojn striece je nigra, kaj ties flugiloj havas sablokolorajn punktojn. Sub ties brila helbruna kapo, ĝi havas blankan gorĝon. Ties brusto kaj flankoj estas olivecbrunaj, dum la resto de ties subaj partoj estas brilrufa. Tiu tinamo estas proksimume 38 cm longa.
Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Ĉapelruĝa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]
Tiu specio estas indiĝena de Andoj en tre okcidenta Venezuelo, centra Kolombio, Ekvadoro, kaj suda Peruo.[2]
La Ĉapelruĝa tinamo aŭ Makulbrusta tinamo (Nothocercus julius) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en humida montararbaro[1] ĝis 1,700 al 3,350 m de altitudo.
La Ĉapelruĝa tinamo estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN,[1] kaj havas ĉirkaŭkalkulitan tutmondan etendon de 110, 000 km2.[4]
Brands, Sheila (Aŭg 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Nothocercus". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 04 2009.
La Ĉapelruĝa tinamo aŭ Makulbrusta tinamo (Nothocercus julius) estas tipo de surgrunda birdospecio troviĝanta en humida montararbaro. Ties teritorio estas nordokcidenta Sudameriko.