dcsimg

Orkrona parulio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Orkrona parulio, Basileuterus culicivorus, estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi reproduktiĝas el Meksiko kaj suden tra Centrameriko al nordorienta Argentino kaj Urugvajo, kaj en Trinidado.

Ĝi estas specio ĉefe de arbaroj de malaltaj teroj. La ino demetas 2 al 4 ruĝecpunktitajn blankajn ovojn en kupola nesto en bordo, ofte ĉe arbarpado, aŭ sub folioj en arbargrundo. Gepatroj ŝajnigas vundon por malproksimigi eventualajn nestopredantojn.

La Orkrona parulio estas 12.7 cm longa kaj pezas 10 g. Ĝi havas grizverdecajn suprajn partojn kaj brilflavajn subajn partojn el la mentono. La kapo estas griza kun nigroborda flava kronostrio, kaj flavecaj superokula strio kaj okulringo dividita de malhela traokula strio.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj, pli brunaj, kaj ne havas kapobildon, nur traokulan strion.

La Orkrona parulio havas 13 geografiajn rasojn, kiu grupiĝas en tri grupojn. La centramerika grupo culicivorus ("Strikrona parulio") estas esence kiel priskribita supre, la sudokcidenta grupo cabanisi ("Kabanisa parulio") havas grizajn suprajn partojn kaj blankan superokulan strion, kaj la grupo aureocapillus ("Orkrona parulio") de sudoriento havas blankan superokulan strion kaj oranĝecan kronostrion. La tri grupoj estas foje konsiderataj kiel diferencaj specioj.

Tiuj birdoj manĝas insektojn kaj araneojn. La kanto estas altatona fajna pit-siit-siit-siit-siit, kaj la alvoko estas akra cip.

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Orkrona parulio: Brief Summary ( 世界語 )