dcsimg

Norda parulio ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Norda parulio, Parula americana, estas malgranda birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj de ties tipa genro nome Parulioj kiuj estas malgrandaj birdoj kiuj havas flavajn, oranĝajn aŭ ruĝajn gorĝojn.

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas en orienta Nordameriko el suda Kanado al Florido.

Tiu specio estas migranta al la okcidenta parto de Usono, kaj vintras en suda Florido, norda Centrameriko, Karibio kaj plej parto de Malgrandaj Antiloj. Tiu specio estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Aspekto

La Norda parulio estas 11 cm longa kaj havas ĉefe grizajn suprajn partojn, kun olivverdeca dorsomakulo kaj du blankaj flugilstrioj ripoze videblaj ŝultre. Temas pri specio tre simila al la Blankabrova parulio, sed sen la blanka brovo kaj kun simila tre flava brusto sed kun tre markata kaj etenda bruna brustonuanco anstataŭ fajna duonluna marko; same la ventro estas blankeca. Somera masklo havas bluecan al nigrecan horizontalan markon meze de la bruneca brustonuanco kaj rimarkindajn blankajn duonojn de okulringoj. Inoj estas pli senkoloraj kaj ne havas la brustomarkojn. La kruroj estas rozkolorecaj. La beko estas rekta, pintakra kaj kun flava suba makzelo kaj malhela supra makzelo.

Kutimaro

La reprodukta habitato estas humida arbaro kun likenojmusko, tre densa kaj tiele temas pri specio plej ofte aŭdebla ol videbla kaj ĉefe ĉar ili kutime manĝas ĉe densa kanopeo. Ankaŭ ĉe marĉoj, riveroj aŭ lagoj. Nordaj parulioj nestumas en arboj en amasetoj de tiuj muskoj, kie la ino demetas 3-7 ovojn en tre kovrita tasforma nesto.

Tiuj birdoj manĝas insektojn kaj araneojn, kaj nur eventuale berojn. Por tio ili moviĝas aktive kaj kaptas ĉu dumfluge ĉu surgrunde. Ties kanto estas klikeca trilado aŭ zumado, ziiiiii-jip. Ties alvoko estas milda ĉip.

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Norda parulio: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Norda parulio, Parula americana, estas malgranda birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj de ties tipa genro nome Parulioj kiuj estas malgrandaj birdoj kiuj havas flavajn, oranĝajn aŭ ruĝajn gorĝojn.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO