Claravis estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu ĉi enhavas tri speciojn de grundokolomboj kiuj vivas en la Nova Mondo. La kolomboj de la genro Claravis havas ruĝajn okulojn kaj rozkolorajn krurojn kaj troviĝas ĉu solaj ĉu en paroj ĉu en etaj aroj en arbaroj. Ili estas preskaŭ arboremaj, strange inter grundokolomboj. La kolomboj de tiu genro havas diferencan flugomanieron rilate la aliajn grundokolombojn.
Genro Claravis