La Ebonacoj (Ebenaceae)[1] estas plantfamilio en la ordo de la Erikaloj (Ericales) ene de la angiospermaj plantoj (Magnoliopsida). La familio havas kvar genrojn kun pli ol 500 specioj. Plej konata estas la diospiro aŭ ebonarbo (Diospyros), kiu hejmas plejparte en la tropikoj de orienta Azio kaj Afriko kun ĉirkaŭ 500 specioj.
Ebonacoj estas lignaj plantoj: plej ofte arboj, kelkfoje arbustoj. La ekstera ŝelo de la trunko, la radikoj kaj ofte ankaŭ la branĉoj estas nigraj; ankaŭ la sekaj folioj fariĝas nigraj. La interna flanko de la arboŝelo estas flava. La durligno havas tipe nigra koloro. Kelkaj specioj havas branĉojn, kiuj finiĝas en akraj pintoj.
La folioj estas plej ofte alterne kaj duvicaj, malofte kontraŭstaras; ili estas gladrandaj kaj havas malhelaj glandoj je la supra folisurfaco. Stipuloj mankas.
La floroj estas kelkfoje duseksaj; plej ofte ili estas unuseksaj, tiuj specioj estas dioikaj. La viraj floroj staras malofte solaj aŭ en malgrandaj grupoj. Plej ofte ili staras en cumoj. La inaj floroj staras plej ofte unuope en la foliakseloj. La radioforme simetriaj tri- ĝis sepnombraj floroj havas duoblan perianton. La tri ĝis sep sepaloj estas kunkreskintaj. La tri ĝis sep petaloj estas kunkreskintaj kaj la florkorono estas tordita. En viraj kaj inaj floroj estas unu, du aŭ pluraj cirkloj kun entute tri ĝis 28 anteroj. La filamentoj estas liberaj aŭ duope kunkreskintaj. En viraj floroj gineceo povas ekzisti rudimente aŭ ĝi tute mankas. Di ĝis kvin (malofte ĝis 16) karpeloj estas kunkreskintaj alepigea aŭ hipogea sinkarpa ovario kun same multaj kameroj kiel karpeloj. Po ovario estas plej ofte nur unu aŭ pli malofte du ovoloj. La inaj floroj povas enteni rudementan stamenon. Du ĝis ok pistiloj estas liberaj aŭ nur je la bazo kunkreskintaj kunsimpla aŭ duloba stigmo.
Kelkaj specioj havas manĝeblajn, grandajn, pli aŭ malpli karnecajn berojn, kiuj entenas nur malmultajn semojn. La ofte ĝis la fruktmaturiĝo pligrandiĝintaj sepaloj estas bone videblaj sur la frukto. La ruĝece ĝis nigraj semoj havas oleajn endospermojn.
Kelkaj specioj liveras valoran lignon. La diversaj tipoj de ebono estas ĝenerale nigraj, sed estas ankaŭ ebonoj kun helaj strioj (ekz. D.celebica).
Ekzistas pluraj gravaj manĝeblaj fruktoj. Plej grava estas la kakinoko (D.kaki).
La familio originis en okcidenta Gondvano.
La plimulto de la specioj kreskas en la tropikoj, sed kelkaj specioj ankaŭ kreskas ĝis moderaj klimatoj. La disvastigejo estas tuttropika kun la disvastigcentro en Hindujo-Malajujo.
La plantfamilo Ebonacoj (Ebenaceae) estis unuafoje priskribita en 1891 fare de Robert Louis August Maximilian Gürke en Die Natürlichen Pflanzenfamilien, 4(1), p. 153. tipogenro estas Ebenus Kuntze, aŭ Ebono en Esperanto. Hodiaŭ ĝi estas sinonimo de Diospyros L. (Diospiro en Esperanto).
La vorto jam ekzistis en la latina (ebenus), en la antikva greka (ἔβενος ebenos) kaj en la hebrea (håvnîm); verŝajne la plej antikva formo estas en la egipta (hbny). La antikva vorto celis ja nigran lignon de tropika arbo, sed eble ne precize la lignon de ebonarbo.
Sinonimoj por „Ebenaceae Gürke“ estas: Diospyraceae Vest, Guaiacanaceae Juss., nom. illeg., Lissocarpaceae Gilg. La familio Ebonacoj estis pli frue en la ordo „Ebenaloj Engler“. Hodiaŭ ĝi apartenis al la ordo Erikaloj. La plej proksimaj parencoj estas la primolacoj (Primulaceae).
La Ebonacoj dividiĝas en du subfamilioj kun sume 3 ĝis 6 genroj kaj ĉ. 500 specioj:[2]
La Ebonacoj (Ebenaceae) estas plantfamilio en la ordo de la Erikaloj (Ericales) ene de la angiospermaj plantoj (Magnoliopsida). La familio havas kvar genrojn kun pli ol 500 specioj. Plej konata estas la diospiro aŭ ebonarbo (Diospyros), kiu hejmas plejparte en la tropikoj de orienta Azio kaj Afriko kun ĉirkaŭ 500 specioj.