dcsimg

Bruna kukolkolombo ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Bruna kukolkolombo, Macropygia phasianella, estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la nomoj de "Bruna kolombo", "Fazankolombo" kaj "KukolkolomboCockoo Dove".

Disvastiĝo

Ĝi loĝas en orienta Aŭstralio el Weipa kaj Aurukun norde ĝis Bega sude kaj ĉe Atherton kaj Toowoomba.

Aspekto

Tiu ĉi kolombo estas 40 ĝis 43 cm longa. La plumaro estas iome ruĝe bruna. La masklo kutime havas rozverdecajn brilkolorojn ĉe kolo. Ĝi havas tre longan voston kaj mallongajn flugilojn.

Kutimoj

La voĉo de tiu kolombo estas tre laŭta "buup-buup".

La Bruna kukolkolombo loĝas ĉe pluvarbaroj, arbustejoj kaj ĉe replantitaj pluvarbaroj. Ĝenerale ili povas troviĝi ĉe malfermaj lokoj de malalta vegetalaro, sed ankaŭ ĉe densaj pluvarbaroj kaj en altaj teroj.

Tiuj kolomboj povas esti vidataj en paroj aŭ grupoj. Ili manĝas berojn el kaj indiĝenaj kaj enmetitaj plantoj. Ili povas esti nomadaj, depende de la manĝodisponeblo kaj ili estis iam vidataj en Papuo-Nov-Gvineo, Indonezio kaj Filipinoj. Ili flugas mallongajn distancojn plej ofte kaj apenaŭ subeniras surgrunde.

La reproduktado okazas en printempo kaj somero. La nesto estas plata strukturo el bastonetoj ĉu inter branĉoj de arbo ĉu en pinto de malalta arbo. La ino demetas ununuran ovon kremkoloran.

Taksonomio

Macropygia amboinensis kaj M. phasianella estis kunigitaj ĉe M. amboinensis laŭ indikoj de Christidis kaj Boles (1994).

Referencoj

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Bruna kukolkolombo: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

La Bruna kukolkolombo, Macropygia phasianella, estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la nomoj de "Bruna kolombo", "Fazankolombo" kaj "KukolkolomboCockoo Dove".

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO