La pika junipero (Juniperus oxycedrus) estas specio de junipero, indiĝena tra la Mediteranea regiono ekde Maroko kaj Portugalujo, norde ĝis suda Francujo, oriente ĝis ekstrem-okcidenta Irano, kaj sude ĝis Israelo, vegetante sur variado de rokaj ejoj ekde marnivelo ĝis altitudo de 1 600 m [1][2]. La specia nomo oxycedrus signifas "pinta cedro" kaj tiu specio eble estas la origina cedro de la antikvaj grekoj.[3]
Tiu palearktisa specio estas tre variebla laŭ formo, konstituante disvastiĝantan arbedon kiu altas 2–3 m, aŭ etan rektan arbon kiu altas 10–15 m. Ĝi havas triop-krone aranĝitajn pinglecajn foliojn; la folioj estas verdaj, longas 5–20 mm kaj larĝas 1–2 mm, kun duobla blanka stoma strio ( dividata de verda meza koridoro ) sur la interna surfaco. Kutime ĝi estas dioika, kun apartaj masklaj kaj femalaj plantoj. La strobiloj estas berecaj, verdaj, maturiĝante en 18 monatojn ĝis oranĝe-ruĝaj kun variebla rozkolora vaksa brilo; ili estas sferaj, kun diametro de 7–12 mm. Ili havas tri aŭ ses kunfandiĝitajn skamojn en 1-2 kronoj, tri el la skvamoj kun unuobla semo. La semoj estas disvastigitaj kiam la birdoj manĝas la strobilojn, digestante la karnecajn skvamojn kaj pasigante la durajn semojn en siajn ekskrementojn. La polenaj strobiloj estas flavaj, longas 2–3 mm, kaj defalas baldaŭ post la polenado malfru-vintre aŭ fru-printempe [1][4][5].
Kiel oni povas antaŭvidi pro la vasta arealo, pika junipero estas tre variigebla. Unu freŝdata studaĵo [4][6][7] subdividas ĝin en tri speciojn, kvankam aliaj aŭtoroj [1] ne akceptas tion :
Plia vario aŭ subspecio J. oxycedrus var. badia H.Gay ( sinonimo J. oxycedrus subsp. badia (H.Gay) Debeaux) estas diferencigita pro la pli grandaj strobiloj ( diametro de 10–13 mm ), iomete purpuraj kiam maturaj; ĝi estas priskribita por norda Alĝerio, kaj ankaŭ troviĝus en Portugalujo kaj Hispanujo [1][4].
Alia specio, Juniperus macrocarpa,[4] limigita al mediteraneaj marbordaj sabloj, estas pli distingebla sed ofte ankaŭ estas konsiderata kiel subspecion de pika junipero, kiel J. oxycedrus subsp. macrocarpa;[1] ĝi diferencas pri la pli larĝaj folioj kiuj larĝas 2–3 mm, kaj pri la pli grandaj strobiloj kun diametro de 12–18 mm.
Aliaj tre parencaj specioj de J. oxycedrus inkludas Juniperus brevifolia en Acoroj, Juniperus cedrus en Kanarioj kaj Juniperus formosana en orienta Azio.[1][4]
Pik-junipera oleo estas volatila oleo kiun oni obtenas per detrua distilado de la ligno de tiu arbedo. Ĝi estas malhela, aroma oleo kun forta fuma odoro kiu estas uzata en iuj kosmetikaĵoj kaj ( tradiciaj ) haŭt-flegadaj drogoj, same kiel en incenso [8][9].
Folioj kaj maturaj strobiloj, Katalunujo
Pika junipero en Sierra Arana, Provinco de Granada
La pika junipero (Juniperus oxycedrus) estas specio de junipero, indiĝena tra la Mediteranea regiono ekde Maroko kaj Portugalujo, norde ĝis suda Francujo, oriente ĝis ekstrem-okcidenta Irano, kaj sude ĝis Israelo, vegetante sur variado de rokaj ejoj ekde marnivelo ĝis altitudo de 1 600 m . La specia nomo oxycedrus signifas "pinta cedro" kaj tiu specio eble estas la origina cedro de la antikvaj grekoj.