dcsimg
无斑蓝铃花的圖片
Life » » Archaeplastida » » 木蘭綱 » » 天門冬科 »

无斑蓝铃花

Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm.

Arbarhiacinto ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Arbarhiacinto estas planto, kiu jam estis priskribita de Karolo Lineo. Li donis al ĝi la specionomon non-scripta ĉar oni, kontraŭe al ĉe la hiacintoj, ne distingas blankajn signojn en la petaloj. (Vidu pli detale ĉe "Nomklarigo"). Lineo metis ĝin ĉe la hiacintoj (Hyacinthus). Poste oni juĝis ĝin apartenanta al la genro Scilo (Scilla).[1] Nun oni konsideras ĝin specio en la genro hiacintoidesoj (Hyacinthoides).[2] La elbazaj folioj estas lini-lancetformaj, longaj kaj kun larĝeco de 0,3 ĝis 1,5 cm. La delikatodorantaj floroj estas sonorilformaj. Nur la ekstremaĵoj de la tepaloj estas iom enkurbiĝintaj. La floroj grupiĝas grapole aŭ korimbe[3] kaj kliniĝas unuflanke. Relative ofte oni renkontas blankan floron, malpli ofte ankaŭ rozan. Plej ofte ili kreskas, kaj tio amase kaj abunde, en foliarbaro, sed la daŭro de florado estas tre mallonga, malpli ol 5 semajnoj. Ĝi estas printempa efemera planto, kiel la anemono, la fikario, la primolo kaj la flava narciso kun kiuj ĝi ofte kune vivas, sed ĝi floras nur post ili. La planto propagas per la semoj, sed ankaŭ tamen per multiĝo de la tunikaj[4] bulboj, sensekse.

Nomado

En PIV ne troviĝas la vorto "arbarhiacinto". Eĉ la specio ne estas menciita. La genro jes, sed sub la malnova nomo: Scilo. Kun jena klarigo: Genro (Scilla el hiacintacoj) de plurjaraj herboj kun tunika bulbo, kun nemultaj, liniformaj, elbazaj folioj kaj kun ĝenerale bluaj aŭ violetaj floroj en grapolo aŭ korimbo; ĉirkaŭ 40 specioj el Eŭropo, Azio kaj mezvarma Afriko, pluraj pororname kultivataj.

En la REF-nomaro oni trovas, science: Hiacintoideso senlitera; komune: senlitera hiacintoideso, unuflanka skilo, sovaĝa unuflanka hiacinto.

Popolnomoj, komunaj nomoj, abundas en naciaj lingvoj sed preskaŭ ĉiuj inkludas la nomon "arbarhiacinto" eĉ tiuj lingvoj (ekzemple la franca) kiuj ne facile uzas kunmetitajn vortojn.

Detala priskribo

 src=
Ĉe Loch Tuath en la Hebrida insulo Ulvo - En plena libera kamparo! Skotlando.

La Hiacintoideso senlitera[5] tiel estas la nomo proponita de REF,[6] estas perena herbo, kiu atingas altecon de 15 ĝis 40, foje eĉ 50 cm-oj. La kriptofito[7] kreskas el tunika bulbo (a) kun diametro de 1 ĝis 1,5 cm-oj. En la frua printempo aperas 3 ĝis 6 elgrundaj linearaj lancetformaj folioj (f), kiuj atingas longecon de 20 ĝis 50 cm-oj kaj larĝecon de 3 ĝis 15, foje eĉ 25 mm-oj. La flortigo estas ronda kaj glata. La grapola infloresko, fakte korimbo, estas iom unuflankema (pro tio la proponitaj nomoj kun mencio "unuflanka") kaj la pintaj floroj kurbiĝas suben. La 14 ĝis 20 mm-oj longaj floroj estas pendantaj, havas tigeton kaj relative forte odoras. La perianto[8] estas mallarĝe sonorilforma kun tre rekurbiĝantaj pintoj (b). La koloro estas malhelblua, foje, malofte, blanka aŭ ruĝeca. Ĉe la bazo de ĉiu floreto estas du brakteoj[9] (h). La eksteraj stamenoj (d)[10] originas en la mezo de la periantfolioj kaj estas pli longaj ol la internaj, sed plejparte apartenas al la periantfolioj. La anteroj[11] estas kremblankaj. La frukto (i) estas ovoforma, la semo (k) nigrakolora. La arbarhiacinto floras de aprilo ĝis majo. La frukto estas kapsulo[12] La kapsulo entenas inter 3 kaj 30 semojn. La multnombraj semoj ĝermas sur la grundo. Unu kvadratmetro da arbarhiacintoj, en foliarbaro, produktas inter 8000 kaj 9000 semojn. La radikoj, kiuj formiĝas, estas subentiremaj, kaj tiras la bulbojn pli profunden al pli humidaj tavoloj, eĉ ĝis 10 aŭ 12 cm-ojn sub la ternivelon. Tio verŝajne klarigas la mankon de la arbarhiacinto sur iuj lokoj de maldika grundtavolo super kalkfundo, ekzemple en Sud-orienta Anglujo, ĉar tie la bulboj ne kapablas penetri sufiĉe profunden.[13] Tio klarigas la mankon de la arbarhiacinto en iuj lokoj kun maldika grundtavolo super kalkfundo, ekzemple en Sud-orienta Anglujo, ĉar tie la bulboj ne kapablas penetri sufiĉe profunden. La junaj plantoj kapablas trabori eĉ dikajn folitavolojn kiuj kovras la terenon.[14] Post la florado kaj la fruktiĝo la folioj tre rapide sekiĝas kaj postrestas nur la skapo[15], kun la nematuraj fruktoj, kiuj maturiĝas. Subtere la bulboj evoluas kaj preparas la sekvontan printempon. Kiel kulturplanto, tranĉfloro, ĝi uziĝas ekde 1594.

Detala taksonomio

 src=
Tiel aspektas la blanka arbarhiacinto.

Post la unua priskribo de Karolo Lineo, en 1753, en sia Species Plantarum, ĝi jam en 1803 estis aljuĝita al la genro Scilo, de Johann Centurius van Hoffmansegg kaj Johann Heinrich Friedrich Link kaj en 1849 al Endymion de Christian August Friedrich Garcke (la genro Endimiono nun estas konsiderata sinonimo de Hiacintoideso). En 1934 ĝi estis de Pierre Chouard transloĝigita al la genro Hiacintoideso.[16] La tipa specio de Hiacintoideso estas la Hispana hiacintoideso kaj la tipa specio por Endimiono estas la Scilla nutans, priskribita de James Edward Smith en sia Angla Botaniko en 1797, kiu do nun estas sinonimo por la arbarhiacinto. Smith argumentis ke nutans (kapjesi, saluti, balanci la kapon) estis pli taŭga ol non-scripta (senlitera), ĉar tiu laste havas sencon nur en kombino kun hiacinto (eĉ se tiu hiacinto.... estis irido...), sed la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj decidis ke la malnova nomo estu valida neatentante la sencon. Nutans (-anta formo de latina verbo "nutare; nūtō" kun signifo: saluti; kapjesi) estus pli logika adjektivo. Estas ja strange difini ion per "ne-havado/manko" de io. La latinecaj nomoj ofte estas nelogikaj, sed... iel ja oficialaj.

Sinonimiko

La taksonomia historio estis eĉ pli komplikita ol ĵus priskribita. Tion pruvas la listo de sinonimoj: - Agraphis cernua (L.) Rchb. - Agraphis nutans (Sm.) Link - Endymion cernuus Dumort. - Endymion lacaillei Corb. - Endymion non-scriptus (L.) Garcke - Endymion nutans (Sm.) Dumort. - Hyacinthoides non-scripta var. cernua (L.) P.Silva - Hyacinthus campanulatus Mill. - Hyacinthus cernuus L. - Hyacinthus non-scriptus L. - Hyacinthus nutans (Sm.) Gray - Hyacinthus pratensis Lam. - Hylomenes non-scripta (L.) Salisb. - Lagocodes belgica Raf. - Lagocodes cernua (L.) Raf. - Lagocodes nutans (Sm.) Raf. - Scilla cernua (L.) Salisb. - Scilla festalis Salisb. - Scilla non-scripta (L.) Hoffmanns. & Link Scilla nutans Sm. Syncodium nutans (Sm.) Raf. - Usteria hyacinthiflora Medik. - Usteria non-scripta (L.) Chouard - Usteria secunda Medik.

Ekologiaj konsideroj

 src=
Ne traktita en la teksto: la itala arbarhiacinto

La polenado de la planto okazas precipe per burdoj kaj sirfedoj.

Minacoj por la planto estas jena triopo:

La senarbigo: la specio kreskas nur en malnovaj arbaroj kaj, pro la grandeco de la semoj, tiuj atingas nur la tujan apudecon.

La ĝardenoj: Pro plantado, en ĝardenoj, de la hispana hiacinto (Hyacinthus hispanica) pli kaj pli okazas hibridiĝo.

Varmigo de la klimato povus minaci la specion en la mediteranea parto de ĝia areo.

Protekto

 src=
UK: Little Chittenden Wood - Tipa blua submerga ondado

La Hyacinthoides non-scripta ne estas protektita per internacia leĝo, kiel CITES aŭ la EŬ Habitata Direktivo (Priskriboj pri Eŭropaj Habitatoj).[17]

En Britujo ĝi estas protektita per la leĝo pri bestoj kaj teritorio el 1981 (Wildlife and Countryside Act 1981). Estas malpermesate al terposedantoj vendi naturajn arbarhiacintojn kaj estas konsiderata krimo, la forigo de bulboj.[18] La leĝo eĉ estis severigita en 1998 per aldono al ĝi, kiu deklaras ke la vendado de la floroj aŭ semoj estas punebla per monpuno ĝis 5000 pundoj je bulbo.[19][20] En Irlando la specio ne estas protektata.[21]

En Francujo, kie la floro limiĝas al la norda duono de la lando[22], ĝi ne estas protektita je nacia nivelo, sed en pluraj departementoj, precipe ĉe la limo de la florteritorio ĝi estas (Corrèze, Loiret, Gironde, Lot-et-Garonne, Dordogne, Cher, Eure-et-Loir, Indre-et-Loire and Loir-et-Cher). En Valonio la arbarhiacinto estas protektita per Anekso VII de la leĝo pri konservado de la naturo.[23]

Rilataj specioj

Laŭ la nova ordigo, bazita sur kladoj, Hyacinthoides non-scripta formas kladon kun tri aliaj specioj – H. hispanica, H. paivae kaj H. cedretorum – troveblaj en la Ibera Duoninsulo. H. paivae limiĝas al malgranda parto de nord-okcidenta Iberio (Galegio kaj najbaraj partoj de Portugalujo), dum H. cedretorum estas trovebla en montaraj regionoj de okcidenta Norda Afriko (Maroko kaj Alĝerio). En Iberio, la specioj senlitera kaj hispana estas geografie limigitaj de la Doŭro-rivero. La genro cetere grupigas sep plurajn speciojn, kiuj plej ofte kreskas pli orienten en la Mediteranea regiono.[24]

Komparo

 src=
Rimarku rektecon de flortigo kaj ĉiuflankecon de la floretoj. Tio ĉi estas la hispana.

La Hiacintoideso senlitera diferencas de la Hiacintoideso hispana (Hyacintoides hispanica), kiu en multaj lokoj aperas kiel enkondukita specio, en pluraj manieroj. La floroj de la hispana estas pli palaj kaj ne montras unuflankecon sed havas plene simetrian floraron; la tepaloj estas malpli rekurbiĝintaj, kaj estas malpli splititaj; ili ankaŭ malpli odoras.[25] La eksteraj stamenoj ne estas tiom kunkreskaj kun la tepaloj, kontraŭe al ĉe la senlitera kie ili estas kunkreskintaj por 75 %; plie la anteroj estas samkoloraj kiel la tepaloj. La disiĝo de ambaŭ specioj ŝajne okazis antaŭ 8000 jaroj. Por bone vidi la diferencojn oni fakte devas disponi pri du floroj, unu apud la alia. La du specioj tre facile kaj tre ofte hibridiĝas inter si kaj rezultigas fekundan specion, konata kiel Hyacinthoides x massartiana. La hibrido estas miksaĵo de ambaŭ parencoj, kaj formas spektron de variaĵoj inter ambaŭ... kio nepre ne faciligas determinadon kun certeco.

La hibrido

La forta hibrido Hyacinthoides x massartiana estas fruktodona kaj pro rehibridigo aperas kutime tuta serio de miksformoj. Pro ilia malsama morfologio tiel la hispana kiel la hibridoj nur tre malofte formas la tapiŝojn tiel tipaj por la arbarhiacinto. Ili ne posedas elegantecon kaj fajnecon, kaj ilia blua koloro estas malpli intensa. Tiel la spektakla fenomeno de la subarbaraĵoj tute bluaj printempe malaperas tie kie hibridigo okazas, kaj en tiu maniero grava estetika patrimonio povas finiĝi en iuj lokoj.

Nomklarigo

Certe povas esti interese foje atenti la sciencajn, latinecajn nomojn. Ni ekzemple pritraktu la du plej ofte renkontatajn:

Hyacinthus

La genronomo de Lineo elektita, Hyacinthus, emfazas "ekstreman belecon", ĉar tio estis la karakterizo de la greka dio (Ὑάκινθος). La nun valida nomo rekte rilatas al la originala, -oides signifas, en la greka, "simila al".

Hyacinthus non-scripta

 src=
Hiakinto kaj Apolono, antaŭ la plorado.

La aldono non-scripta (senlitera; senteksta; sen skribo) elektiĝis por distingi ĝin de la klasika hiacinto, kaj apogas sin sur la greka mitologio, sur la rilatoj inter Hiakinto (aŭ Jacinto[26]) kaj Apolono. Tiu mita floro, kiu - tiel certigas modernaj esploroj - tamen ne estis la moderna hiacinto, sed irido, estiĝis el la sango de la princo Jacinto, kiu akcidente estis mortigita de Apolono, lia amanto. La dio Apolono faligis siajn larmojn sur la petalojn de la nova floro, kiuj estis tiele markitaj per la literoj "ai-ai" (ajaj, onomatopeo kiu esprimas ĉagrenon). Ne mirinde tamen se oni ne trovas la signojn ĉe hiacinto, ĉar fakte temis pri irido, kaj tie oni, senpene, rimarkos la spurojn.

Endymion nutans

 src=
La dormado de Endimiono (Girodet).

Endimiono, belega ŝafisto, estis de sia amatino, Seleno, kondamnita al eterna dormado, kaj la specionomo "nutans" signifas kurbiĝanta, salutanta. El la detala priskribo oni povas kompreni ke la flortigo de la arbarhiacinto kliniĝas, kaj pro tio iomete donas impreson de dormemo, de dormado. Kaj la nomo Endimiono denove sugestas "ekstreman belecon".

Interkrampe

 src=
Lineo vestita Lapone.

Klare, plantologoj havas abundŝprucan fantazion, sed ili ja bezonas tian econ. Ili troviĝas ĉe miloj da plantoj, kiuj ĉiuj nepre devas ricevi nomon...

Populareco

 src=
Roza arbarhiacinto, detalo de floroj.

La populareco de la florplanto montriĝas tiel popolamase kiel kulture. Ĝi povas esti tiel ekstrema ke ĝi superkovras ĉiujn aliajn eblecojn. Ĝi povas esti tiel ekstrema ke ĝi ombrigas ĉiujn aliajn kandidatojn. Tiel ekzemple, kiam en 2004 la organizaĵo kiu protektas sovaĝajn plantojn, Plantlife, organizis voĉdonadon por elekti preferatan floron por ĉiu provinco de Unuiĝinta Reĝlando, ĝi devis decidi malpermesi elektadon de la arbarhiacinto, ĉar ĝi estus estinta gajninto en ĉiu el ili - tion ili sciis ĉar en antaŭa baloto ĝi estis jam, kun ekstrema prefergrado, gajninto por plej ŝatata floro en la tuta lando[27] La floro, stilizita, estas emblemo, rekonŝildo, de la Botanika Societo de la Britaj Insuloj.[28].

Florospektado

 src=
Blukloŝarbaro, Pryor's Wood. GB - tiel abunde kaj amase en ĉiuj cititaj lokoj.

La amasa vizitado de arbaroj, konataj pro siaj arbarhiacintoj, kiu okazas en Belgujo, Francujo kaj Germanujo, inter mezo de aprilo kaj mezo de majo, estas komparebla kun la hanamio, la komuna grupa admirado de la sakuro[29](ĉerizuja florado), kiu en Japanujo estas tre grava kultura tradicio. Ne temas ja pri kelkaj floroj sed pri amasego, pri flortapiŝo... aŭ fakte pri ondanta ŝvebanta (ĉar tamen dudeko da centimetroj super la ternivelo) malhelblua, purpureca tavolo de milionoj da floroj... tapiŝo ankoraŭ multe pli densa ol tiu de neglektita herbejo invadita kaj transprenita de flavaj brilaj taraksakoj; kiujn oni renkontas en regionoj kie la farmistoj formortis. La britoj deklaras, prave-malprave, ke ĉe ili kreskas minimume kvarono, aŭ eĉ la duono, de la tutmonda arbarhiacinta populacio. Estas kelkaj nacioj kiuj ŝajnas rekoni tion, ĉar en diversaj naciaj lingvoj iu popola nomo de ĝi estas "anglaj blusonoriloj", "anglaj blukloŝoj" precipe en skandinavaj landoj, sed ankaŭ en la japana ĝi nomiĝas "angla blusonorilo". En multaj landoj estas famaj iuj foliarbaroj, ĝuste konataj pro siaj printempaj abundaj violetaj, purpuraj, bluaj ondantaj marondoj de arbarhiacintoj. En Flandrujo estas konata la Muzikarbaro en la Flandraj Ardenoj[30], kie oni uzas la popolnomon "bluaj ŝtrumpetoj"; en Valonujo estas fama la arbaro de Ghlin kaj lime de ambaŭ, kaj plej fama kaj elstara, la arbaro de Halle. Bluebell Woods, ĉe Lampeter en Kimrujo, kaj diversaj en Buckinghamshire; kaj la Pryor's Wood, en Stevenage... Ankaŭ en Irlando estas famaj lokoj kun arbarhiacintaj arbaroj.

En Germanujo ili estas famaj en Nordrejno-Vestfalio kaj Malsupra Saksio. Germanoj konas la tiel nomatan "Arbaro de la bluaj floroj" (Wald der blauen Blumen) inter Doveren kaj Baal, apud Hückelshoven. En la regiono Heinsberg la naturprotektantoj firme kredas ke ilia arbaro kun hiacintoj ne estiĝis el sovaĝiĝintaj ĝardenplantoj. La Kellenberger Kamp kaj la Gillenbusch estas famaj en la regiono Düren.

En pli altaj sferoj

 src=
La poemlibro de Bronte, en kiu troviĝas ŝia "The Blue Bell".

La floro, kompreneble, eniris la literaturon. En la franca multe pritraktis ĝin Marguerite Yourcenar. Ŝi priskribas ilin en la t.n. Flandraj Montoj. La loka nomo tie uzata por la arbarhiacinto estas coucou (kukolo). En la angla estas konata bela poemo de Emily Brontë[31] "The Blue-bell" [[3]] Sed la konata popola skota kanto "The bluebells of Scotland" (La blusonoriletoj de Skotlando) prikantas alian blukloŝeton, nome la Campanula rotundifolia (Rondfolia kampanulo)[32]. La kanto aperis en 1801, kaj estas verkita de Dorothea Jordan.

La dekunujara Mozarto (Wolfgang Amadeus Mozart) komponis, laŭ latina teksto de Rufinus Widl, en 1767, triaktan operon (K.V. 38) pri Apolono kaj Hiakinto. Por ne ŝoki la moralon de sia tempo Mozart anstataŭigis Hiakinton per lia fratino Melia, en la rilatoj kun Apolono. La originala titolo de la libreto estas: Apollo et Hyacinthus seu Hyacinthi Metamorphosis - Apolono kaj Hiakinto aŭ la metamorfozo de Hiakinto.

Ankaŭ en la Metamorfozoj de Ovidio la mito pri Hiakinto ludas gravan rolon. Originale la mito originas ĉe Homero, almenaŭ en ĝia helena formo. Sed ĝi havas pli foran historion: la ne-greka sufikso -nth indikas ke Hyakinthos estis indiĝena dio jam en Lakonio[33]

Proliferado - Migrado

La arbarhiacinto estas indiĝena en la okcidentaj partoj de Atlantika Eŭropo, de nord-okcidenta Hispanujo (eĉ en nord-okcidenta Portugalujo) ĝis Nederlando kaj Britujo. Oni renkontas ilin en Belgujo, Britujo, Francujo, Irlando, Nederlando kaj Hispanujo kaj ĝi ankaŭ troviĝas, kiel enkondukita specio en Germanujo, Italujo kaj Rumanio.[34]. Ĝi estis ankaŭ enkondukita en diversaj partoj de Norda Ameriko, tiel en la Pacifika Nord-okcidento (Brita Kolumbio, Vaŝingtono kaj Oregono), la regiono de la Grandaj Lagoj (Ontario, Nov-Jorko, Ohio kaj Pensilvanio) kaj aliaj partoj de Usono (Virginioj, Kentucky kaj Indiana).[35]

La britoj certigas, kaj en Landlife estas deklarita ke malgraŭ ĝia vasta distribueco, la arbarhiacinto plejparte troviĝas en la Britaj Insuloj, kie la esprimo "bluebell wood" (blukloŝa arbaro) iĝis konata esprimo, kaj estas de ĉiu konata. Nur en la nordaj eksteraj Hebridoj (Lewis kaj Harris), Orknejo kaj Ŝetlando ili ne troviĝas. Britoj deklaras do ke 25 ĝis 50 % de la arbarhiacintoj vivas ĉe ili. Sed... francoj certigas ke estas en Francujo ke oni trovas plej multo da ili.

Utilo

 src=
Jen, tiel ĝi povas furori en iu ajn ĝardeno, ĉi tie kune kun miozotoj kaj en plena suno.

La delikatodoranta arbarhiacinto estas ne malofta en ornamaj florbedoj en ĝardenoj. Ankaŭ tie, eĉ en plena senombraj lokoj, almenaŭ en mezvarma klimatzono ĝi plensukcese floras kaj multiĝas.

Arbarhiacintoj sintezas vastan gamon de ĥemiaĵoj, kun eble kuracaj karakterizoj. Ili enhavas minimume dek kvin biologie aktivajn produktojn, kiuj eble donas al ili protekton kontraŭ insektoj kaj bestoj. Iuj inter ili - en akvo dilueblaj alkaloidoj - similas ĥemiaĵojn testitajn por esti uzataj kontraŭ HIV kaj kancero.

La bulboj estas uzataj en tradicia traktado de leŭkoreo[36] kiel diurezo[37]hemoragio[38].

 src=
Rimarku la de edzino zorge amelitan krispon (ĉirkaŭkoluman puntan muelŝtonon), eble per muka suko de arbarhiacintoj.

La suko de tigo kaj bulboj liveras mukan gumon kiun niaj avinoj uzis por ameli[39] krispojn kaj kolumetojn, dum praavoj uzis ĝin por fikse glui la plumojn[40] de la sagoj de la pafarkoj. Ankaŭ ĉe bindado de libroj ĝi uziĝis.[41].

En homeopatio[42] ĝi estas konata sub la nomo de Agraphis nutans en la sfero Otorinolaringologio.[43].

Fitosociologie

Pli kaj pli oni studas plantojn en ilia kunteksto, oni pritraktas plantokomunumojn.[44] Kaj la arbarhiacinto ĝuste estas tipo-planto aŭ karakteriza planto de plantokomunumoj. Arbarhiacintoj plej ofte kreskas en foliarbaroj, kaj floras longe antaŭ ol la kanopeo fermiĝas. Ili ankaŭ kreskas sub pteridio aŭ japana falopio, daŭraj plantoj kiuj ankaŭ havas tre densan someran kanopeon. La plantoj preferas teron, kiu estas iom acida. Similaj terpecoj, kun iom alkaleca tero plej ofte estas okupitaj de aliaj specioj kiel Mercurialis perennis[[4]]. Oni trovas ilin ankaŭ ofte en heĝaroj, kaj en ilia okcidenta vivmedio oni ankaŭ renkontas ilin ekster arbaroj, eĉ en ĉemaraj kamparoj.

La arbarhiacintoj estas gastplantoj por la parazita fungo Uromyces muscari, kiu kaŭzas plantruston.[45] La senlitera arbarhiacinto kapablas eltiri fosforon de la grundo pro la ĉeesto en ĝiaj radikoj de iu mikorizo, nome arbuscular mycorrhizae.[46]

La arbarhiacinto estas karakteriza specio de la subkomunumo de ulmo, acero, hipokastano (Ulmenion carpinifoliae) de la komunumo de alno kaj paduso (Alnopadion). Ĝi estas ankaŭ indika specio por la kverko-karpeno-arbaro kun arbarhiacinto (Endymio-Carpinetum) kaj por la kverko-fago-arbaro kun arbarhiacinto (Endymio-Fagetum)

Tutsimple la arbarhiacinto estas indikospecio pri "malnova arbaro, praarbaro".

Rekonstruo

 src=
Morto de Hiakinto
 src=
Ĉu la "scripta/scriptus" - Scilo bifolia?

Povas esti instrue imagi la situacion en 1753: Lineo sidas ĉe sia skribtablo kaj havas antaŭ si planton, kiu eble jam havas popolan nomon, aŭ plurajn nomojn, laŭ la lando kie gi kutime floris. Lineo ja ne "donis nomojn al la floroj", sed li donis sciencajn nomojn. Eble ĝi ne havis specifan nomon, ĉar popolaj nomoj ne ĉiam rilatas al specio, plej ofte eĉ al genro. Li venis jam al la konkludo ke ĝi apartenas al la genro, kiun Joseph Pitton de Tournefort, la enkondukanto de la genronomoj, nomis Hyacinthus (Hiacinto). Li scias, kompreneble, la miton pri Hiacinto ĉar en lia tempo la grekaj kaj romiaj mitologioj ankoraŭ estis pli konataj ol nun. Sendube li havis la problemon pri elektado de specionomo. Bedaŭrinde li ne pensis pri la kapsignanta aspekto de la flortigo, ĉar la hispana frato ne nepre estis apude... kaj nur povis pensi: ĝi ne estas la floro, kiu spruĉis el la sango de Hiacinto, ĉar ĝi ne montras signojn de plorado, ne montras la vortojn aj-aj... do... ĝi estu la senvorta, ĝi estu la non-scripta/non-scriptus. (la aldona specia nomo, adjektivo, akordiĝu kun la substantivo!). (Hyacinthus estas maskla; Hyacinthoides estas ina).

Intertempe oni konvinkiĝis ke la floro, kiun Horacio, ĉar tiu unue rakontis la miton, konsideris esti ŝprucinta el la sango de Hiacinto kaj kiu ricevis la makulojn de la larmoj de Apolono, kaj la tekston aj-aj, tre verŝajne estas la floro kiu nun nomiĝas Scilo dufolia (Scilla bifolia). Se oni bone rigardas la bildon oni povas ja imagi larmomakulojn sur la tepaloj... por vidi la aj-aj-on oni bezonas pli da imagpovo... Iuj fontoj kontentiĝas per la signo Y (greka komenclitero de Hiakinto) Ὑάκινθος.

Noto

La teksto de la artikolo baziĝas sur diversaj nacilingvaj artikoloj: angla, germana, franca, nederlanda, hispana sed ankaŭ aldoniĝis aliaj faktoj kaj donitaĵoj. Jaron post jaro la redaktinto vizitadis la arbaron de Halle por admiri (adori ?) la hiacintojn, sed la "non-scripta" estis kaj restis osto en lia gorĝo... kiu nun finfine englutiĝis![47]

Referencoj

  1. Scilo en Plena Ilustrita Vortaro, 2005, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo. ISBN 2-9502432-8-2; p. 1013
  2. Vidu "Hiacintoideso" en Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn, Eld. Villingen-Schwenningen, 1995, (816 p.). Por detaloj, vidu Flaŭro.
  3. korimbo en PIV.
  4. tuniko 5, en PIV.
  5. Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn, Eld. Villingen-Schwenningen, 1995
  6. R.E.F. = Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj, gvidis Bernhard Eichkorn - bedaŭrinde ne plu ekzistas.
  7. kript/ en P.I.V
  8. Perianto en P.I.V.
  9. brakteoj en PIV.
  10. stameno en P.I.V.
  11. antero en P.I.V.
  12. kapsulo 4 en P.I.V.
  13. Peter Thomas & John R. Packham; 2007; Ecology of Woodlands and Forests: Description, Dynamics and Diversity; Cambridge University Press; ISBN 978-0-521-83452-0
  14. Clive A. Stace (2010). "Hyacinthoides Heist. ex Fabr. (Endymion Dumort.) – bluebells". New Flora of the British Isles (3rd ed.). Cambridge: Cambridge University Press. pp. 920–921. ISBN 978-0-521-70772-5
  15. skapo P.I.V.
  16. Pierre Chouard (1934). “Les noms linnéens des Scilla et des Endymion et leur véritable signification”, Bulletin de la Société Botanique de France (French) (PDF excerpt) 81 (4), p. 620–630. doi:10.1080/00378941.1934.10834006.
  17. Bluebell Hyacinthoides non-scripta species action plan (PDF). Caerphilly County Borough Council. Alirita 29a de marto, 2012.
  18. Bluebells at Croxteth. Liverpool City Council (Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 2012-08-05. Alirita 1a de aprilo, 2012.
  19. Hyacinthoides non-scripta (bluebell). Royal Botanic Gardens, Kew. Arkivita el la originalo je 23a de marto, 2012. Alirita 25a de marto, 2012.
  20. "Men fined for bluebell bulbs sale", BBC News, 24a de aŭgusto, 2007. Kontrolita 14a de julio 2012.
  21. Republic of Ireland. Botanical Society of the British Isles. Alirita 28a de marto, 2012.
  22. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., 1944: Jacinthe sauvage, Jacinthe des bois (Français) (france). Inventaire national du Patrimoine naturel. Muséum national d'Histoire naturelle. Alirita 28a de marto, 2012.
  23. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., jacinthe des bois (france). La biodiversité en Wallonie. Alirita April 6, 2012.
  24. Michael Grundmann; Fred J. Rumsey; Stephen W. Ansell; Stephen J. Russell; Sarah C. Darwin; Johannes C. Vogel; Mark Spencer; Jane Squirrell; Peter M. Hollingsworth; Santiago Ortiz; Harald Schneider (2010). "Phylogeny and taxonomy of the bluebell genus Hyacinthoides, Asparagaceae [Hyacinthaceae]". Taxon. 59 (1): 68–82.
  25. Clive Ankaŭ. Stace (2010). "Hyacinthoides Heist. ex Fabr. (Endymion Dumort.) – bluebells". New Flora of the British Isles (3rd ed.). Cambridge: Cambridge University Press. pp. 920–921. ISBN 978-0-521-70772-5.
  26. Ne mirige ke pli ol unu esperanta formo de la nomo! Rigardu, en la reto la diversajn nacilingvajn nomojn! Ni citu nur kelkajn: Hyakintos, Hyacint, Jacinto, Xacintu, Hiazinto, Giacinto, Гиакиф.
  27. Paul Brown. "Fans pick the flowers that have grown on them", The Guardian, 5a de majo 2004.
  28. Gabriel E. Hemery; A new image for the society; BSBI News; septembro 2005; volume 100; paĝoj 5–6
  29. [1] en P.I.V.
  30. Atentu, la tiel nomataj Flandraj Ardenoj ne estas parto de la Ardenoj kiel priskribitaj en Vikipedio. Estas regiono en Flandrujo, montetece simila al ili.
  31. The Complete Poems of Emily Brontë, E. Brontë, Hodder & Stoughton, 1910 (Poems published in 1846), p. 54
  32. Vidu "Rondfolia kampanulo" en Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, Bernhard Eichkorn, Eld. Villingen-Schwenningen, 1905
  33. Laŭ: Nobuo Komitu en "Notoj pri la prehelena dio Hyakinthos de la Amikleoj, 1989.
  34. Hyacinthoides. Flora Europaea. Royal Botanic Garden, Edinburgo. Alirita 28a de marto, 2012.
  35. Hyacinthoides non-scripta (L.) Chouard ex Rothm., English bluebell. PLANTS Profile. United States Department of Agriculture. Alirita 30an de marto, 2012.
  36. leŭkoreo en P.I.V.
  37. diurezo en P.I.V.
  38. [2] hemoragio en P.I.V.
  39. amelo en P.I.V.
  40. Vidu Tabulon 123.62 en Bildvortaro; Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath; FEL, Antverpeno 2012 - ISBN 978-90-77066-43-5
  41. angle Hyacinthoides nonscripta - (L.) Chouard. ex Rothm, site Plants for a Future
  42. homeopatio en P.I.V..
  43. Alain Sarembaud, Bernard Poitevin -Médicaments à usage homéopathique. Dictionnaire pratique - Elsevier Masson 1996
  44. E. Heimans, H. W. Heinsius en Jac P. Thijsse - Geïllustreerde Flora van Nederland - W. Versluys B.V. - Amsterdam - 1965 - p. 1101.
  45. (1998) “Diseases”, Pests, Diseases & Disorders of Garden Plants, 2‑a eldono, HarperCollins. ISBN 978-0-00-220063-9.
  46. (2006) “Symbiosis and mutualism”, Ecology: from Individuals to Ecosystems, 4‑a eldono, John Wiley & Sons, p. 381–409. ISBN 978-1-4051-1117-1.
  47. La "non-scripta" havas sencon nur se estas konata iu "Hyacintus scriptus" kaj tio ja ne estas! El la teksto oni povos konkludi ke la "Hiacinto kunlitera - Hyacinthus scriptus" estas mita, aŭ nesolvebla kaŝita sekreto. Ĉevalo estas senstria zebro nur se zebro havas striojn!
許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO

Arbarhiacinto: Brief Summary ( 世界語 )

由wikipedia EO提供

Arbarhiacinto estas planto, kiu jam estis priskribita de Karolo Lineo. Li donis al ĝi la specionomon non-scripta ĉar oni, kontraŭe al ĉe la hiacintoj, ne distingas blankajn signojn en la petaloj. (Vidu pli detale ĉe "Nomklarigo"). Lineo metis ĝin ĉe la hiacintoj (Hyacinthus). Poste oni juĝis ĝin apartenanta al la genro Scilo (Scilla). Nun oni konsideras ĝin specio en la genro hiacintoidesoj (Hyacinthoides). La elbazaj folioj estas lini-lancetformaj, longaj kaj kun larĝeco de 0,3 ĝis 1,5 cm. La delikatodorantaj floroj estas sonorilformaj. Nur la ekstremaĵoj de la tepaloj estas iom enkurbiĝintaj. La floroj grupiĝas grapole aŭ korimbe kaj kliniĝas unuflanke. Relative ofte oni renkontas blankan floron, malpli ofte ankaŭ rozan. Plej ofte ili kreskas, kaj tio amase kaj abunde, en foliarbaro, sed la daŭro de florado estas tre mallonga, malpli ol 5 semajnoj. Ĝi estas printempa efemera planto, kiel la anemono, la fikario, la primolo kaj la flava narciso kun kiuj ĝi ofte kune vivas, sed ĝi floras nur post ili. La planto propagas per la semoj, sed ankaŭ tamen per multiĝo de la tunikaj bulboj, sensekse.

許可
cc-by-sa-3.0
版權
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
原始內容
參訪來源
合作夥伴網站
wikipedia EO