dcsimg

Kamemoro ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

ĤamemoroKamemoro (Rubus chamaemorus), esperante ankaŭ ĥamemoromarĉa rubusoflava nanorubuso, estas specio de frukto el la genro Rubuso, kiu kreskas en marĉoj en norda Eŭropo.

Ĝi estas moltiga staŭdo (plurjara planto), diklina (unuseksa) planto. Ĝi vivas en la malvarmetaj regionoj en la norda hemisfero. Ĝiaj unujaraj, sendornaj ŝosoj altas 10-20 cm. La folioj estas lobaj, la randoj estas puntaj.

Pinte de la ŝosoj situas la floroj (diametro de 1,5-2 cm) kun 5 blankaj petaloj. La floroj floras en majo, polenadas ilin insektoj (ĉefe muŝoj, himenopteroj).

La frukto estas komence verda kaj malmola, duonmature ruĝa, mature orflava kaj sukoriĉa. Oni povas rikolti la frukton de julio ĝis septembro. Strikte en la botanika senco, ĝia bero ne estas bero sed estas plurfrukto de multaj drupetoj.

La maturiĝinta frukto riĉas je C-vitamino, kostas dekoble kompare al frago. Oni faras el ĝi siropon, marmeladon, likvoron, jugurton aŭ frostodeponas ĝin.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO