Salvia hispanica, populare konata kiel ĉiao, estas florplanto de la familio de mentoj. Ĝi originas el Meksiko kaj Gvatemalo. Dum la Azteka epoko, ĝi gravis same kiel maizo kiel manĝajo.[1] Nuntempe, ĝi estas konata kiel unu el la plej riĉaj fontoj de omega-3 grasacidoj. Minimume du specioj de Salvia estas kultivataj sub la nomo ĉiao. La etaj semoj, enhavas alten kvanton de omega-3 grasacidoj, proteinoj, vitaminoj, antioksidantoj kaj mineraloj.[2]
La epiteto hispanica signifas „hispana“. Linné donis tiun nomon erare, ĉar la planto estis importata el Meksiko kaj kreskis tiam ankaŭ en Hispanio. La esprimo ĉiao venis el la Nahuatla lingvo (chian, signifas „oleca“) kaj estas uzata ankaŭ por aliaj specioj, kiuj estas uzataj simile, ekzemple kalifornia ĉiao (Salvia columbariae).
semoj de ĉiao enhavas ĝis 38 % ĉiaoleo, 18 ĝis 23 % proteinoj, ĉ. 40 % karbonhidratoj kaj la vitaminoj A, niacino, tiamino, riboflavino kaj folacido.[3] Krome ekzistas la mineraloj kalcio, fosforo, kalio, zinko kaj kupro, krome antioksidantoj. La resto estas fibroj, kiuj parte fariĝas en akvo al ŝlimo. La ĉiaoleo enhavas α-linolenacido kaj 55 % Omega-3, 18 % omega-6, 6 % omega-9 kaj 10 % saturitaj grasacidoj.[4] Ĉiasemoj enhavas nur malmulte da natrio. Nigraj kaj blankaj semoj ne diferenciĝa laŭ la enhavo. „Ĉiasemoj“ estas nomata ofte kiel supernutraĵo. Oni privarbas la semon per diversaj salubaj promesoj.[5] Ĝi nu tamen nur ekzistas malmultaj signoj por eblaj pozitivaj rezultoj. Fina scienca juĝo ankoraŭ ne eblis. Neniu studio povas ĝis nun pruvi, ke ĉiasemoj helpas redukti la pezon.[6]
Salvia hispanica, populare konata kiel ĉiao, estas florplanto de la familio de mentoj. Ĝi originas el Meksiko kaj Gvatemalo. Dum la Azteka epoko, ĝi gravis same kiel maizo kiel manĝajo. Nuntempe, ĝi estas konata kiel unu el la plej riĉaj fontoj de omega-3 grasacidoj. Minimume du specioj de Salvia estas kultivataj sub la nomo ĉiao. La etaj semoj, enhavas alten kvanton de omega-3 grasacidoj, proteinoj, vitaminoj, antioksidantoj kaj mineraloj.
"Aguas frescas de chía", tradicia trinkaĵo kun ĉiao en Meksikio