Kultiva eruko[1] (latine Eruca vesicaria, subspeco sativa) estas foliaj legomoj kaj apartenas al la familio de la kruciferacoj. Eruko precipe en la itala kuirarto estas uzata kiel spico sur picoj kaj en salatoj.
La eruko kreskas kiel unujara (ĝis dujara) planto. La staranta tigo atingas longecon de ĝis 15 centimetoj. La suba tigoparto estas krudlanuga foje ankaŭ iomete hareca. La tigofolioj kreskas ŝanĝpozicie kaj estas pli malgrandaj ol la bazaj folioj. La folioj estas flugilecaj kaj golfformaj. Ilia gusto estas iomete amara kun spica aromo, kiun depende de la individua prefero iaj tre ŝatas dum aliaj malŝatas.[2]
Eruko povas stimuli apetiton kaj enhavas gradan kvanton da proteinoj, vitaminojn A kaj C kaj mineralajn salojn, ĉefe feron kaj kalcion. Ĝi enhavas ankaŭ la grasacidon omego 3 kaj estas malriĉa en kalorioj.
Jam en la romia epoko eruko estis uzata kiel spico, kaj ĝi ankaŭ estis konsiderata kiel afrodiziigaĵo.
Eruko estas uzata kiel salatplanto. Tiucele oni rikoltas la terproksimajn foliojn antaŭ la grandiĝo de la tigo.
En la tradicia popolmediciono eruko estas konsiderata kiel apetitiga kaj uriniga kaj rekemendita ekzemple en kazo de apetitmanko aŭ vezikosuferoj.
La semojn oni utiligas por gajni oleon. Ĉefe en Barato erukoleo estas ŝatata, tamen la erukoleo ne havas grandan ekonomian signifon. Ĉefe uzata rukoleo estas en industrio.
Ingrediencoj: 50 g da cepoj, 100 g maizgrajnoj, 2 mezgrandaj karotoj, seka pano, bukedo da eruko, 4 manĝokuleroj da balzamita vinagro, 2 manĝokulero da olivoleo. Pretigo: Haki la cepon al malgrandaj pecoj, raspi la karotoj, tranĉi la sekan panon al etaj kuboj, kunigi ĉiujn ingrediencojn, spici laŭguste per salo, pipro kaj petrosilo kaj servi.
La kuiristo Carsten Dohrs rekomendas kremsupon kun eruko.[3] Ingrediencoj: 50 g da askalono, 1 aljbulbero, 30 g da butero, 400 ml da buljono, 300 ml da laktokremo, 50 g da acida kremo, 1 bukedo da eruko, 1 manĝkulero da pingrajnoj, salo, pipro, kaj laŭdezire muskato.[4] Pretigado: Haki la askalonojn kaj la ajlon al etaj pecoj kaj ekrosti en butero. Plenigi per la buljono kaj kuirigi. Aldoni la laktokremon kaj rekuirigi unufoje. Nun purigi la erukon, tranĉi al malgrandaj pecoj kaj aldoni. Aldoni la acidan krempon kaj spici laŭguste per salo, pipro kaj muskato. Kaĉigi la tuton pere de miksilo. Rosti prudente la pingrajnojn en kaserolo ĝis ili fariĝas flavaj. Servi la supon en telero kaj aldoni la pingrajnojn. Ornami per erukofolio.
Kultiva eruko (latine Eruca vesicaria, subspeco sativa) estas foliaj legomoj kaj apartenas al la familio de la kruciferacoj. Eruko precipe en la itala kuirarto estas uzata kiel spico sur picoj kaj en salatoj.