dcsimg

Dukesneo ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Duchesnea indica (foje Potentilla indica), konata esperante kiel dukesneofalsa frago,[1] estas florplanto de la familio de Rozacoj. Ĝi havas foliaron kaj frukton similajn al tiu de veraj fragoj. Ĝi havas flavajn florojn, malkiel la blankaj aŭ iom rozkolorecaj floroj de veraj fragoj. Ĝi estas indiĝena en orienta kaj suda Azio, sed estis enkondukita en multaj aliaj areoj kiel medicina kaj ornama planto. Ĝi ennaturiĝis en multaj regionoj, kiel en Suda Usono.[2][3]

 src=
Dukesnea bero.

La folioj estas trifolieraj, kun tre videblaj vejnoj sube, malhelverdaj, kaj ofte daŭraj dum vintro, kreskantaj el malaltaj folikronoj. La planto etendiĝas laŭlonge de rampaj stolonoj, enradikiĝantaj kaj produktantaj kronojn je ĉiu nodo. La flavaj floroj aperas meze de la printempo, eĉ poste dum la sezono, kaj sporade dum la kreskosezono. La ŝajnberoj estas blankaj aŭ ruĝaj, kaj tute kovritaj per ruĝaj akenoj, entenantaj po unu semon. Ili estas manĝeblaj, sed preskaŭ sengustaj.[4]

Ĵusa genetika esploro montris, ke tiu genro plej bone estu inkludata ene de Potentilla,[5] sed aktuale plej multaj fontoj ankoraŭ listigas ĝin en la genro Duchesnea.[6]

Kataplasmo el pistitaj folioj estas uzata kontraŭ haŭtmalsanoj kiel ekzemo.[7]

Bildoj

Referencoj

  1. O’Brien, Meghan (December 2006). "Indian Strawberry". Bellarmine University. [1] Alirita la 11an de Junio 2018.
  2. "Invasive species in Belgium: Duchesnea indica". Alirita la 11an de Junio 2018.
  3. Missouri department of Conservation. "Indian Strawberry (Mock Strawberry)". [2] Alirita la 11an de Junio 2018. "This plant is invasive in many locations across America."
  4. Are the mock strawberries toxic? (1986). Alirita 2017-05-23.
  5. (2003) “The Phylogeny of Rosoideae (Rosaceae) Based on Sequences of the Internal Transcribed Spacers (ITS) of Nuclear Ribosomal DNA and the trnL/F Region of Chloroplast DNA”, Int. J. Plant Sci. 164 (2), p. 197–211. doi:10.1086/346163.
  6. The Plant List: Duchesnea. Royal Botanic Gardens, Kew and Missouri Botanic Garden (2013). Alirita 20a de Julio 2016.
  7. . Indian Strawberry (Decembro 2006). Alirita 2017-06-13.
lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Dukesneo: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Duchesnea indica (foje Potentilla indica), konata esperante kiel dukesneo aŭ falsa frago, estas florplanto de la familio de Rozacoj. Ĝi havas foliaron kaj frukton similajn al tiu de veraj fragoj. Ĝi havas flavajn florojn, malkiel la blankaj aŭ iom rozkolorecaj floroj de veraj fragoj. Ĝi estas indiĝena en orienta kaj suda Azio, sed estis enkondukita en multaj aliaj areoj kiel medicina kaj ornama planto. Ĝi ennaturiĝis en multaj regionoj, kiel en Suda Usono.

 src= Dukesnea bero.

La folioj estas trifolieraj, kun tre videblaj vejnoj sube, malhelverdaj, kaj ofte daŭraj dum vintro, kreskantaj el malaltaj folikronoj. La planto etendiĝas laŭlonge de rampaj stolonoj, enradikiĝantaj kaj produktantaj kronojn je ĉiu nodo. La flavaj floroj aperas meze de la printempo, eĉ poste dum la sezono, kaj sporade dum la kreskosezono. La ŝajnberoj estas blankaj aŭ ruĝaj, kaj tute kovritaj per ruĝaj akenoj, entenantaj po unu semon. Ili estas manĝeblaj, sed preskaŭ sengustaj.

Ĵusa genetika esploro montris, ke tiu genro plej bone estu inkludata ene de Potentilla, sed aktuale plej multaj fontoj ankoraŭ listigas ĝin en la genro Duchesnea.

Kataplasmo el pistitaj folioj estas uzata kontraŭ haŭtmalsanoj kiel ekzemo.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO